Esperantovereinungen-Treffung 2011 am Mittelmeer / Historio de Langvedoko

Historio de Langvedoko

Prelegoj/Vojkruco.pngPrelegoj/ProvinciaNarbonensis.jpgPrelegoj/Mezepoko.jpgPrelegoj/Okcitanio.pngPrelegoj/Langvedoko.jpgPrelegoj/LangvedokoKomparo.png Langvedoko estas karakterizita per sia situo kiel trapasejo de vojoj : de Italio kaj de Nordo tra la Rodana valo al Hispanio laŭ la Mediteranea marbordo, kaj al Okcidento sekvante la valojn de Aldeo kaj Garono. Pro tio en la regiono aperis tre diversaj popoloj, kaj ĝi fariĝis sinsekva posedaĵo de diversaj regnoj: Romianoj, Vizigotoj, Maŭroj, Frankoj, Reĝlando de Aragono, Graflando de Tuluzo, Francaj Reĝlando kaj Respubliko.

En antikveco la regiono estis loĝata de popoloj kiujn la grekoj kaj la romianoj nomis Keltoj, Iberoj, Liguroj, Elizikoj kaj Gaŭloj kaj kiuj havis komercajn rilatojn kun Helenoj, Etruskoj, Fenikoj, Iberoj. Tamen per tiuj nomoj, ne estas klare kiuj estis tiuj loĝantoj: ĉu temis pri apartaj popoloj, ĉu temas pri diversaj nomoj por parencaj popoloj? Ekde la 2a jarcento antaŭ nia erao, Romianoj establis militan politikan kaj komercan regadon kun ĉefurbo en Narbono. Tiam la regiono ekestis ero de la roma Imperio ĝis ties disfalo kaj ĝi fariĝis posedaĵo de la Vizigotoj kaj post venko de la vizigota reĝlando de la Frankoj, sendependa teritorio kiun iuj historiistoj nomis Septimanio. En la tempo de la Vizigotoj disvolviĝis la ariana herezio. Maŭroj ekposedis la regionon dum mallonga tempo ĝis Karlo la Granda konkeris ĝin.

En Mezepoko Langvedoko estis posedaĵo de la grafo de Tuluzo ĝis la krucmilito kontraŭ la Albigensistoj: tiam la regiono fariĝis parto de la Franca reĝlando. Dume Rusiljono estis posedaĵo de la reĝo de Aragono, ĝis kiam Ludoviko la 14a aldonis ĝin al sia reĝlando. Ĝis la Franca Revolucio Langvedoko estis provinco kun propra asembleo. La regiono estis dispartigita al pluraj departementoj kaj en la 20a jarcento kvin el tiuj departementoj ekkonsistigis novan regionon nomitan Langvedoko-Rusiljono. Georges Frèche, plurjara prezidento de la Regiono provis renomi ĝin al «Septimanio» sed pro protestoj, lia propono ne estis akceptita.

La nuna regiono heredas okcitanan kaj katalunan kulturojn, el kiuj elstaras la trobadora kulturo, la katarisma herezio, la ribelado de la vitkulturistoj en la komenco de la 20a jarcento, kaj la fondo de vinfaraj kooperativoj laŭ anarko-sindikatisma influo. Sed tiuj apartaj trajtoj emas malaperi en la kadro de la franca nacio kaj nun en eŭropa kadro (Langvedoko estas nun ano de pirinea eŭroregiono). Kiun signifon havas nuntempe langvedoka identeco ?

Wikipedia: Wikipedia Langvedoko