Esperantovereinungen-Treffung 2011 am Mittelmeer / La okcitana, ĉu prihontinda lingvo?

La okcitana, ĉu prihontinda lingvo?

Homoj/Farri/03.png

Ferriol Macip i Bonet estas grafikisto, ĵurnalisto kaj esperantisto, aktivulo de Kataluna Esperanto-Junularo kaj de Kataluna Esperanto-Asocio, kie de 2005 li estas salajrulo. Li estas grafikisto de Kataluna Esperantisto kaj estis dum kelkaj jaroj la grafikisto de la magazino Monato. Li lanĉis KIS TV. Li ludas en la muzik-ensemblo Kaj Tiel Plu.

Kiel okcitanisto li komencis ĉe animatora sekcio de Institut d'Estudis Occitans instruante la okcitanan en someraj aranĝoj inter la jaroj 1992 kaj 1997. Nuntempe redaktoras kaj prezentas la okcitanlingvan televid-programon infòc, en Barcelona TV.

Prelego de Wikipedia Farri

Farri laboris dum jaroj en Okcitanio kiel animatoro-grupestro en someraj tendaroj, kies celo estis ke la partoprenantaj adoleskuloj kaj infanoj alkutimiĝu al la okcitana. Kelkaj gepatroj konsideris oportune ke la gefiloj ekkonu kaj komprenu la lingvon de la geavoj, tiel ili povus pli bone interkompreniĝi. Oni serĉis sudkatalunajn animatorojn-grupestrojn pro tre klara kialo: ĉar ili ne estas francianoj, ili ne estas devigitaj scipovi la francan; krome kataluno kapablas paroli kiun ajn okcitanan dialekton post malmulta lernado, fakte sufiĉas alkutimiĝi al alia akĉento uzante pli da arkaismoj. La du lingvoj estas ege similaj. Laŭ kelkaj fakuloj la kataluna lingvo apartenas al la okcitana dialektaro.

En ĉi tiu prelego Farri prezentos kelkajn anekdotojn, kiuj bildigas la socian situacion de la okcitana lingvo.

«Désolé monsieur, mais j’y peux rien faire»

Okcitana.jpgParlatz_mai_fort.jpgL'occitan_a_l'escola.jpg

Post iom da tempo en Okcitanio li tuj rimarkis, ke okcitanlingvanoj ege uzas fivortojn kaj sakrojn, ili kaj parolas laŭtvoĉe kaj tre malĝentile. Male, kiam oni uzas la francan, oni estas ekstreme ĝentila. Kaj tiam li malkovris ke la franca esprimo «désolé monsieur, mais j’y peux rien faire» signifas ĝuste «forfikiĝu!». Tiun esprimon li ofte aŭdis.

Sama homo salutinta per ĝentila “bonan tagon sinjoro”, same salutis okcitane per esprimo kiel: “Mil dioj! He! Vi!, Ĉu ĉio bone? Fek’ al Di’! putinista putinido!”. Ĉio dependas de la uzata lingvo.

Farri rakontas :

« Mi eniris malnovan panvendejon, kies aspekto montris ke ĝia pano ja devas esti tradicie farita kaj bongusta. En la vendejo troviĝis nur nigre vestita maljunulino. Mi mendis al ŝi grandan panon kaj, ĉar mi ne kunportis sakon, bonvole petis paperpecon por porti la panon envolvita. Ŝi donis ĉion al mi dum ŝi emocie ripetadis miajn okcitanlingvajn frazojn kaj klopodis konversacii pri kio ajn; ŝiaj okuloj malsekiĝis kaj tre simpatie adiaŭis min per ĝentila okcitanlingva esprimo “Adissiatz adissiatz“ (ĝis revido). Mi ne havis tempon eliri la vendejon kiam mi aŭdis virinon kiu kuris kapti min kaj diris laŭtvoĉe kaj kolere: “Est-ce-que vous toujours parlez comme ça?” (ĉu vi ĉiam parolas tiel?) kaj subite aperis ŝi, kvardekkelk-jara ulino, kiu ŝajne estis la filino. Franclingve kaj kolere ŝi riproĉ-admonis min. Ŝiadire multajn jarojn ili bezonis franclingvigi la avinon, ili penadis por ke ŝi ne plu parolu okcitane. Kaj nun mia fia ago forfuŝis la cerbolavadon de la oldulino.»

En Okcitanio ekzistas la t.n. “Calandretas”, t.e. lernejoj kie oni instruas okcitane. Ili malmultas kaj ricevas neniun monhelpon de la ŝtato. Oni subtenas instruadon en eksterlandaj lingvoj, sed okcitana ne estas eksterlanda, oni subtenas la francan instruadon, sed la okcitana ne estas la franca. “Désolé monsieur, mais j’y peux rien faire.”