Esperantovereinungen-Treffung 2011 am Mittelmeer / Besprechungen

Besprechungen

Provisorische Programm

Fervoja_signalo4.jpg
Prelegoj/carte_occitanie1.jpg
sans-papiers.jpg
EsperoLogoBildoj/EDE.png
VikipedioLogoBildoj/EaI0.png
Prelegoj/Nepalo.jpg
Prelegoj/Kubomapo.jpg
Planitaj estas prelegoj pri Fervojo, Okcitana kulturo, politika rolo kaj instruado de Esperanto, kaj foraj landoj :

Fervojo
  • Internacia signalado, Michel Lafosse
  • Evoluo de SNCF, André Mirc
  • FORUMO pri la Okcitana Lingvo
  • «La okcitana lingvo, ĉu prihontinda lingvo?» Ferriòl Macip i Bonèt
  • Setaj tradicioj, Alain Camélio
  • Diversaj kontribuoj kaj debato kun JoMO, Abel Montagut, Patric, Farri
  • Langvedoko de prahistorio ĝis nun, Arno Lagrange
  • Politiko
  • Per Esperanto por helpo al migruloj en Francio, SAT-Amikaro
  • Peresperanta solidareco en Bosnio
  • EDE (Eŭropo Demokratio Esperanto), Didier Janot
  • Lingvo kaj Literaturo
  • Kio estas la KER-ekzamenoj? Katalin Kováts
  • Ĉu Esperanto estas Fundamente facila lingvo? Pjer Buvje
  • Jules Verne kaj Esperanto: la lasta romano de Abel Montagut
  • Laborgrupo pri literatura ludo kiun evoluigas Abel Montagut
  • La humuro ĉe Lorjak kaj Beaucaire de Ĵak le Puil
  • Interreto
  • E@I Edukado ĉe Interreto, Marek Blahuš
  • Laborgrupo pri Vikipedio, Marek Blahuš
  • foraj landoj
  • Solidara turismo en Mezameriko: majaa kulturo kaj kalendaro, Philippe Chavignon
  • Ĉu vi konas Nepalon? Narendra Raj Bhattarai
  • Bildoteatro Sanpei Keiko
  • Kubo en la 21-an jarcenton: revoj kaj realoj, Maritza Gutiérrez González
  • Vagonara signalado

    Dimanĉo 24a de Aprilo, 9a h. en Salono Léo Lentaigne

    Homoj/Michel Lafosse.jpg
    Prelegoj/FervojaSignalado.jpg

    Prelego de Michel Lafosse

    La destino de la fervojo estas esence transporti grandkvante ĉu varojn ĉu homojn sur mallongaj, mezlongaj, kaj longegaj distancoj. Ekzemple: metroo, dentorelotrajno por montaro, rapidegaj trajnoj (TGV, ICE) inter malproksimaj urboj kaj kontenerotrajno.

    Bedaŭrinde, internaciskale, ekzistas multnombraj malfacilaĵoj kiuj elvokas la babelismon pro la lingvo-diverseco. Konkrete temas pri la ŝpuro, la elektrizado de la fervojretoj kaj pri diversaj signaladsistemoj, ktp.

    Legu pli: Fervojo

    La rapideco de trajnoj

    Dimanĉo 24a de Aprilo, 9:30a h. en Salono Léo Lentaigne

    Homoj/Andre_Mirc.jpgReloj.jpg

    Prelego de André Mirc

    La diaporamo daŭros, proksimume du dek minutojn. Pli kaj pli rapide la trajnoj, ĝis kiam ĝis kiom ??

    Per Esperanto por helpo al migruloj en Francio

    Sabato 23a de Aprilo, 9a h. en Salono Mediteraneo

    Homoj/Guy_Martin.jpg
    sans-papier-en-france.jpg

    Gvidita de Guy Martin

    Socia forumo pri la situacio de eksterleĝaj migrantoj en Francio kaj aliaj eŭropaj landoj.

    Esperanto, ĉu solidareca lingvo ? Kiel ni povus uzi ĝin por helpi al Wikipedia rifuĝintoj en iliaj petoj pri oficialaj dokumentoj, renkontoj kun aliaj migruloj ? Ĉu Esperanto povas helpi ilin en lernado de lingvo en la lando, kie ili alvenis ?

    Post mallonga historio pri migrado, Guy Martin proponos debaton pri tiuj demandoj.

    Webseiten: La longa ĉasado de eksterleĝaj migrantoj en Maroko  

    Webseiten: Cimade  

    Peresperanta solidareco en Bosnio

    Lundo 25a de Aprilo, 18a h. en Salono Armand Diez

    Homoj/SenadCholich0.jpg
    Espero

    Prelego de Wikipedia Senad Čolić

    Dum estis multaj viktimoj de la milito en Bosnio la Wikipedia Internacia Humanitara Organizo Espero kun branĉoj en Bosnio kaj en Katalunio laboris por helpi al centoj da viktimoj. Esperanto estas ĝia laborlingvo.

    Webseiten: Espero, humanitara organizaĵo  Espero, humanitara organizaĵo en catalàEspero, humanitara organizaĵo in EnglishEspero, humanitara organizaĵo en EsperantoEspero, humanitara organizaĵo en español

    Legu pli: Peresperanta solidareco: bosniaj spertoj

    Prezento de EDE

    Sabato 23a de Aprilo, 9a h. en Salono Armand Diez

    Homoj/Didier Janot0.jpgEDE

    Debato gvidita de Didier Janot

    Kiel promocii Esperanton per politika agado ?

    Kion fari por la eŭropaj balotoj de 2014 ?

    EDE: Wikipedia Eŭropo - Demokratio - Esperanto estas politika organizaĵo kiu prezentas kandidatojn en pluraj eŭropaj landoj en diversaj balotoj. En ĝia programo estas emfazita kiel Esperanto povus plibonigi Demokration en la Eŭropa Unio.

    Legu pli: Esperanto en politiko

    Kio estas la KER-ekzamenoj?

    Sabato 23a de Aprilo, 16a h. en Salono Armand Diez

    Homoj/Katalin_Kovats.jpg

    Prezento de Wikipedia Katalin Kováts

    Post plurjara kunlaboro, en kiu edukado.net havis gravan rolon, UEA lanĉis novan internacian ekzamensistemon de Esperanto, kiu konformas al la postuloj de la Konsilio de Eŭropo kaj difinas lingvokonajn normojn.

    La fakto, ke la nova ekzameno konstruiĝis baze de la eŭropaj normoj, signifas, ke ties atestilon oni oficiale agnoskas kaj traktas kiel la aliajn lingvoekzamenajn diplomojn, akreditigitajn de ALTE.

    Legu pli: Komuna eŭropa referenckadro

    Ĉu Esperanto estas Fundamente facila lingvo?

    Dimanĉo 24a de Aprilo, 9a h. en Salono André Capus

    Homoj/PierreBouvier.jpgPrelegoj/FacilaLingvo.png

    Prelego de Pjer Buvje

    Oni kontente proklamadas : Esperanto havas nur 16 gramatikajn regulojn ! Sed rapide la lernantoj ricevas komentojn multe pli ampleksajn kaj aŭdas pri Plena Gramatiko, kiu entenas pli ol kvarcent regulojn.

    Kial ni trovas malmulte da esperantistoj en la mondo, kial multe el ili restas senfinaj komencantoj kaj malofte esperantoparolantoj? Ĉu kulpas la fakto, ke oni pretendas ĝin facile lernebla dum ĝi ne estas tiel, aŭ ke oni prezentas, instruas ĝin mallerte, igante ĝin malpli facile lernebla?

    Kiel kompreni la 11-an regulon de la Fundamento: danke al la Unua Libro? Kial ĝi estas nepre fundamenta?

    Kiel uzi ĝin por instrui nian lingvon? Ĉu Esperanto, danke al tio, indas la titolon facila lingvo, eĉ «bona lingvo» (Vd. libron de Wikipedia Claude Piron).

    Pjer Buvje instruis matematikon kaj fizikon, nun Esperanton, laŭ persona metodo konstruita ekde la Unua Libro, La Fundamento kaj la romaneto(j) de C. Piron. Li verkis broŝuron : «Ĉu Esperanto estas Fundamente facila ? », kie li klarigas la izolan strukturon de Esperanto, pri kiu multe parolis C. Piron. Li ankaŭ tradukis el la franca al Esperanto la libreton: «Premiers pas vers la sagesse » (= Unuaj paŝoj al saĝo), verkita de Wikipédia Arnaud Desjardins.

    ISBN 9782953484601

    Dokumento: Ĉu Esperanto estas Fundamente facila ? PDF  

    Literatura ludo

    Lundo 25a de Aprilo, 10a h. en Salono André Capus

    Homoj/Jorge, Miguel kaj Abel Montagut.jpg

    Literatura ludo gvidota de Wikipedia Abel Montagut

    Temas pri kartludo kun tekstoj en Esperanto kaj kun bildoj el tri verkoj de Jules Verne. La kartaro rilatas al:

  • Ĉirkaŭ la mondo en 80 tagoj
  • Michel Strogoff
  • La lasta eksterordinara vojaĝo
  • Ĉiu ludanto celas kompletigi tri misiojn, malgraŭ la obstakloj kiujn levas la kunludantoj.

    Jules Verne kaj Esperanto: la lasta romano

    Lundo 25a de Aprilo, 17a h. en Salono Léo Lentaigne

    Homoj/Abel_Montagut1.jpg
    Homoj/Jules_verne.jpg

    Prelego de Wikipedia Abel Montagut

    Abel Montagut studis la du versiojn de la lasta romano de Jules Verne: la nefinitan manuskripton postlasitan de la aŭtoro mem kaj la version finitan de la filo kiu forigis la centran rolon kiun devis roli Esperanto en la romano. Abel konjektas kiel aspektus la romano se Jules Verne estus mem ĝin finverkinta.

    Abel Montagut estas verkisto en Esperanto kaj en la kataluna. Dekkvar-jara li eklernis esperanton kaj enpaŝis literature en 1980 per pluraj tradukoj el klasikaj katalunlingvaj aŭtoroj. En 1982 li entreprenis la verkadon de », «Poemo de Utnoa, kiun li konceptas kiel kompiladon kaj kunfandiĝon de diversgentaj tradicioj troviĝantaj en homaraj ĉefverkoj, kiaj «Eposo pri Gilgameŝ», «Ramajano», «Biblio», «Iliado», «Odiseado», «Eneado», « k.a. Li aperigis aliajn verkojn en esperanto kaj/aŭ en la kataluna kiel «Karnavale», «La enigmo de l’ar@neo», «El manuscrit de Jules Verne».

    La humuro ĉe Lorjak kaj Beaucaire.

    Dimanĉo 24a de Aprilo, 18a h. en Salono Léo Lentaigne

    Homoj/Jhak_Le_Puil.jpgPrelegoj/LorjakBeaucaire.jpg

    Prelego de Wikipedia Ĵak Lepŭil'

    La humuro ĉe Wikipedia Beaucaire, franca aŭtoro de kelkaj Esperantaj libroj, inkluzive rakontojn pri amuzaj seksaventuroj en Bervalo kaj Wikipedia Lorjak: liaj aperintaj romanoj kaj novelaroj montras lin ne nur la plej inda heredanto de la Wikipedia Schwartz-a humuro kaj vortludemo, sed ankaŭ proprastila kreanto de ekscitaj intrigoj kaj amanto de Parizo.

    Ĵak LE PUIL estas artisto el Francio. Ĉefredaktoro de La Kancerkliniko. Kanzonisto. Gvidanto de la kabaredo «La ruza kruĉo». Ĉefredaktanto de la Franca Esperanto vortaro «GDFE» . Kun sia kunulino Armela Lequint, li plenumis gravajn tradukverkojn kiaj «Vojaĝo Ĝis Noktofino» laŭ Voyage au bout de la nuit de Louis-Ferdinand Celine (2005)

    Historio de Langvedoko

    Lundo 25a de Aprilo, 9a h. en Salono Léo Lentaigne

    Prelegoj/LangvedokoKomparo.png

    Prelego de Arno Lagrange

    Langvedoko estas karakterizita per sia situo kiel trapasejo de vojoj. Pro tio en la regiono aperis tre diversaj popoloj, kaj ĝi fariĝis sinsekva posedaĵo de diversaj regnoj.

    Ĝiaj apartaj trajtoj emas malaperi en la kadro de la franca nacio kaj nun en eŭropa kadro. Kiun signifon havas nuntempe langvedoka identeco ?

    Legu pli: Historio de Langvedoko

    Seta vivo

    Lundo 25a de Aprilo, 17a h. en Salono Armand Diez

    Prelegoj/ArmanacCetori.jpg

    Prezento de Alain Carmelio

    Alain Carmelio, prezidanto de la Seta Okcitana Rondo prezentos la ĉiutagan setan vivon per lumbildoj pri la setaj homtipoj el la komenco de 20a jarcento, elvokos l'Armanac Cetòri kaj la felibrean setan skolon de 1893-1913, kantos setajn kanzonojn , ktp.

    La Okcitana, ĉu prihontinda lingvo?

    Lundo 25a de Aprilo, 11a h. en Salono Mediteraneo

    Okcitana.jpg

    Prelego de Wikipedia Farri

    En ĉi tiu prelego Farri prezentos kelkajn anekdotojn, kiuj bildigas la socian situacion de la okcitana lingvo.

    Legu pli: La okcitana, ĉu prihontinda lingvo?

    FORUMO pri la OKCITANA LINGVO

    Lundo 25a de Aprilo, 13:30a h. en Salono Mediteraneo

    Prelegoj/OkcitanaLingvo.gif Farri enkondukos la temon per la demando «Ĉu la okcitana estas prihontinda lingvo?». JoMo, Patric, Abel Montagut, Alain Camélio (IEO) sinsekve disdividos vidpunktojn pri la okcitana, tiu lingvo kiu estis parolata en la suda duono de Francio, kaj nun troviĝas en danĝero eble baldaŭ malaperi.

    E@I: Edukado ĉe Interreto

    Dimanĉo 24a de Aprilo, 9a h. en Salono Armand Diez

    Homoj/Marek_Blahus.jpg
    echei

    Prelego de Wikipedia Marek Blahuš

    En sia prelego Marek Blahuš, nuntempa staĝanto de E@I (Edukado ĉe Interreto, Esperanto ĉe Interreto) en Nancio, resumas la historion de tiu organizo, kiu celas progresigi la uzadon de Esperanto kaj multlingvaj teknologioj en la interreto, kaj mencias ĝiajn novajn, ekzistantajn kaj ankaŭ planatajn interretajn projektojn, samkiel eldonaĵojn kaj aranĝojn.

    Webseiten: Edukado ĉe Interreto  

    Ateliero pri Vikipedio

    Lundo 25a de Aprilo, 14a h. en Salono Armand Diez

    Homoj/Marek-Blahus_2007.png
    Vikipedio

    Ateliero gvidata de Wikipedia Marek Blahuš

    Wikipedia Vikipedio, la libera enciklopedio, estas hodiaŭ unu el la plej vizitataj retpaĝoj en la mondo kaj ĝia Esperanto-versio kun 150.000 artikoloj estas tre grava atingo de la Esperanto-movado. Tamen ankoraŭ ne ĉiu esperantisto profitas la ŝancon povi kontribui al tiu komuna projekto, kunkreata de volontuloj el la tuta mondo. La ekzistantaj malhelpoj estas diversaj, sed ilin ĉiujn venki, la vikipedian laboron al vi praktike klarigi kaj viajn demandojn pri Vikipedio respondi pretas Marek Blahuš, estrarano de E@I kaj aktiva vikipediisto ekde 2005.

    Webseiten: Manlibro pri Vikipedio  

    Solidara turismo en Mezameriko: majaa kulturo kaj kalendaro

    Sabato 23a de Aprilo, 9a h. en Salono Léo Lentaigne

    Homoj/Philippe Chavignon.jpgGvatemalo.png

    Prelego de Wikipedia Philippe Chavignon

    Solidara turismo en Gvatemalo

    Ĉu vi konas Nepalon?

    Dimanĉo 24a de Aprilo, 18a h. en Salono Armand Diez

    Homoj/Narendra Raj Bhattarai.jpgKatmanduo.jpgPrelegoj/Nepalo.jpg(alklaku la bildon por vidi ĝin pli grande)

    Prelego de Narendra Raj Bhattarai

    Narendra Raj Bhattarai, vicprezidanto de la Nepala Esperanto-Asocio (NEspA), prezentas sian landon.

    Wikipedia: Wikipedia Nepalo  

    Webseiten: Gazetartikolo (Ouest France 20/03/2011)  

    Bildoteatro

    Sabato 23a de Aprilo, 16a h. en Salono Léo Lentaigne

    Homoj/Sanpei Keiko0.jpg
    Prelegoj/Japana Maro.jpg

    Prezento de Sanpei Keiko

    Sanpei Keiko, japanino prezentas bildoteatron per desegnitaj kartonoj.

  • “La Maro de Karijuŝi” : Ĝi prezentas belan maron. “Karijuŝi” estas vorto de Okinaŭo, en kiu okazos IJK en venonta jaro. Ĝi signifas “feliĉo” aŭ “harmonio kun naturo”. 6 minutoj.
  • “Suvaĝa Rozo” Ĉe la landlimo du soldatoj gardas unu kontraŭ alia, tamen ili pli kaj pli ........ Esperinde, publiko fariĝos afabla ĥoro. 12 minutoj.
  • Kubo en la 21-an jarcenton: revoj kaj realoj

    Lundo 25a de Aprilo, 16a h. en Salono Léo Lentaigne

    Homoj/Maritza Gutierez10.jpg
    Prelegoj/Kubo_eo.jpg

    Prelego de Maritza Gutiérrez González

    Kubo estas arkipelago situanta en la kariba maro. Ankaŭ konata kiel la plej granda el la Antiloj. Dum la jaro 2010 Kubo ekigis revigligon de sia ekonomio per debatprocezo kiu estas la plej granda kaj grava defio alfrontata de Kubo por aktualigi sian ekonomian modelon en la nunan jarcenton. Pri tiu ĉi demandoj ekonomiaj, historio kaj nuntempo, klimato, kulturo kaj socio pritraktas tiu ĉi prelego.

    Wikipedia Maritza Gutiérrez González, naskiĝis en Kubo. Ĵurnalistino, diplomito pri ekonomiko en la Havana Universitato. Ekstudis Esperanton en 1979. Aktivis ekde 1981 kiel esperanto-instruanto. Ekde 1985 kiel estrarano en la landa asocio en la informa fako. Ekde 1988 laboras kiel respondeculino de la Esperanto-elsendoj de Radio Havano Kubo.  Estrarano pri landa kaj regiona agado de UEA (2004-2007). Invitite de la koncernaj landaj asocioj, prelegturneis en Francio, Germanio kaj Svedio pri Esperanto kiel lingva komunikilo, rolo de la landaj asocioj kaj aliaj temoj kiel Esperanto en la radio en 2006-2007. Kunordiganto de la Amerika Komisino (2007-2010). Denove elektita UEA-estrarano pri landa kaj regiona agado por trijara mandato.