Esperanto Associations' meeting 2011 at Mediterranean Sea / Ekzamenoj

Ekzamenoj

LogoBildoj/IREM.png Dum la renkontiĝo estos eble trapasi lingvajn ekzamenojn:
  • 3-a grada de FEI
  • KER-Ekzameno B-2
  • KER-Ekzameno C-1
  • FEI Tria grado : Atesto pri Supera Lernado kaj Atesto pri Kapableco

    LogoBildoj/fei.jpg Estas postulataj : funda scio de la lingvo kaj de la sintakso ; precizaj scioj pri la diversaj metodoj de instruado (klasika, rekta) ; ĝeneralaj scioj pri literaturo kaj la Movado ; serioza studo de fundamentaj verkoj.

    Website: Atesto pri Supera Lernado kaj Atesto pri Kapableco  

    Komuna eŭropa referenckadro

    LogoBildoj/edukado.net.png
    aligilo kontakto statistiko specimenoj taksilo priskibo afisho IREM ilei edukadonet uea itk

    B2 - Memstara lingvo-uzanto « Flugo »

    Ŝlosilvortoj : ordinara kompreno kaj kapablo konversacii; esprimi opinion, sisteme subteni argumentadon.

    Akiro je nivelo B2 :Kapablas kompreni la ĉefajn ideojn de kompleksaj aŭ abstraktaj tekstoj, inklude konversaciojn rilate sian fakterenon. Kapablas flue kaj nature interagi kun denaska parolanto, sen kaŭzi al la parolpartneroj fortostreĉon. Kapablas verki klaran kaj detalan tekston pri larĝa gamo da temoj, kaj esprimi sian opinion pri aktuala temo, listigante la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de diversaj ebloj.

    C1 - Profesinivela lingvo-uzanto Aŭtonomeco

    Por regula uzado en kunteksto kun mezaj malfacilaĵoj

    Ŝlosilvortoj : spontanee kaj flue esprimiĝi, sufiĉe bona rego.

    Akiro je nivelo C1 : Kapablas kompreni larĝan gamon da malfacilaj kaj longaj tekstoj, rekonas la implicitajn signifojn. Kapablas flue kaj spontanee esprimi sin, ne tro montrante bezonon serĉi la esprimojn. Kapablas uzi la lingvon flekse kaj efike por sociaj, studaj kaj profesiaj celoj. Kapablas verki klaran, bone konstruitan, detalan tekston ankaŭ pri pli kompleksaj temoj, kaj dume kun certeco regas la organizajn, strukturadajn kaj koherigajn ilojn de la parolo.

    Website: KER-ekzamenoj  

    Website: Intervjuo pri KER-sistemo  

    Website: Kial KER-ekzamenoj kostas (mal)multe ?  

    Website: Nova franca leĝo - ŝancego por Esperanto  

    Wikipedia: Wikipedia Komuna eŭropa referenckadro  

    Katalin Kováts

    Homoj/Katalin_Kovats.jpg Ĉeforganizanto de la novtipaj KER-ekzamenoj estas d-ino Wikipedia Katalin Kováts (Hungarino nun loĝanta en Nederlando), lingvisto kaj metodologo, redaktoro de www.edukado.net, membro de la Akademio de Esperanto kaj gvidanto de la ekzamenkomisiono de UEA.

    Katalin estas aŭtorino de la lerniloj «Ĉu vi aŭdis, ke... ?», «Omaĝlibro» al Andreo Cseh, kunaŭtorino kaj eldoninto de «Poŝamiko», redaktoro de la «Manlibro pri instruado de Esperanto» kaj multaj artikoloj en «Internacia Pedagogia Revuo» kaj revuo «Esperanto». Pro siaj kursoj en Kvinpetalo, Pluezek, Le Touquet kaj dum UK multaj francaj esperantistoj konas ŝin. Katalin kun sia franca edzo Sylvain Lelarge havas kvarlingvan fileton Martin (9-jara)