Interasocia Renkontiĝo 2011 de Esperanto ĉe Mediteraneo / Ekskursoj

Ekskursoj

Cette.jpg

La urbo Seto kaj ĝia regiono enhavas multajn interesaĵojn kaj belaĵojn. La organizantoj de la Renkontiĝo proponas, per aro da ekskursoj, konigi kaj ŝatigi ĝiajn turismajn kaj kulturajn riĉaĵojn.

Aŭdgvidiloj: La estraro de la urbo Seto konsentis realigi Esperantlingvan aŭdogvidilon laŭ la temo : « Rondpromenado en la urbocentro». Vizitu la Turismoficejon kaj ĝuu tiun viziton de la urbo kun Esperantlingva gvidado.

  • Aŭdgvidiloj
  • Liberaj lokoj

    Atentu ! Lokoj al ekskursoj estas limigitaj!

    Antaŭ ol mendi ekskurson, bonvolu kontroli en la suba tabelo ĉu ankoraŭ estas liberaj lokoj.

    Ekskursoj Tago Limo liberaj lokoj
    Fiŝaŭkcio VE 15h30 24 5
    VE 16h45 24 4
    Lageto de Thau SA PM 43 0
    DI AM 54 2
    DI PM 54 0
    Monto Saint-Clair DI AM 54 2
    DI PM 54 0
    LU AM 55 26
    Cap d'Agde LU PM 54 0
    Nimo Ma 26
    Eta Kamargo Ma 26 53 14
    La Suda Kanalo Ma 26 53 0
    Cevena trajno Me 27 53 0

    Ekskursoj 1 2 kaj 3

    Ekskursoj/Fishaukcio.jpgEkskursoj/Ekskurso123Plano.png La turisma Oficejo aranĝis eblecon ĉeesti fiŝaŭkcion, normale rezervita al profesiuloj, vendrede posttagmeze.
    1. Fiŝaŭkcio (E0)

    Sabate, dimanĉe kaj lunde matene kaj posttagmeze, laŭ la tabelo kiu aperas apude, estas proponitaj vizitoj al tri celoj:

    1. la Lageto de Thau (E1)
    2. Monteto Saint-Clair (E2)
    3. Cap d'Agde (E3)

    La vizitoj E1 kaj E2 estas proponitaj trifoje: sekve eblos al partoprenanto ĝui ĉiujn vizitojn laŭvole.

    Tuttagaj ekskursoj

    Ekskursoj/RodanaDelto.jpg
    Ekskursoj/SudaKanalo.jpg
    Ekskursoj/CevenaTrajno.jpg

    Mardon la 26an : 2 tagaj ekskursoj.

    1. Eta Kamargo (TT2)
    2. La Suda Kanalo (TT3)
    Ĉiu ekskurso estos limigita je 50 partoprenantoj (1 buso). Aliĝante bonvolu sciigi vian preferon. La ekskurso al Nimo estas nuligita pro manko da aliĝintoj.

    Merkredon la 27an : 1 kroma tuttaga ekskurso cele al la cevena vaportrajno.

    1. Cevena trajno (TT4)