Interasocia Renkontiĝo 2011 de Esperanto ĉe Mediteraneo / Nova franca leĝo

Nova franca leĝo

Deprenita el Nova franca leĝo - ŝancego por Esperanto
< http://www.edukado.net/novajhoj?id=55 >

Pro informiĝo de franca studento pri la ebloj ekzameniĝi pri Esperanto je B2-nivelo ni komencis enketadi pri la kialo kaj trovis ke ekde la 1a de junio 2010 ekfunkciis nova leĝo en Francio, laŭ kiu estonta instruisto por ricevi postenon devas sukcesi ne nur en la dungo-konkurso, sed devas havi ankaŭ diplomojn pri la lingvaj konoj kaj informatiko. La nivelon oni difinis laŭ la referenckadro
< http://www.edukado.net/ekzamenoj/referenckadro > , ĝi estas B2 kaj la diplomo akireblas pri ajna lingvo, kaj povas esti eldonita en Francio kaj en aliaj eŭropuniaj landoj. Tio signifas por ni ke Esperanto povos havi grandan rolon en Francio. En Hungario pro similaj kialoj jare 5000 personoj elektas ekzameniĝi pri Esperanto.

Se francoj sukcesos bone organizi la informadon pri Esperanto, lanĉi altnivelajn kursojn en la urboj kun universitatoj kaj poste se ni poste flekse sukcesos organizi por ili KER
< http://www.edukado.net/ekzamenoj/referenckadro > -ekzamenojn, Esperanto subite ekhavos grandegan reputacion en Francio.

Grandiĝos la rolo de Esperanto-instruado, necesos pli da bonaj instruistoj, materialoj, kursoj. La retejo edukado.net
< http://www.edukado.net/ > kaj ĝia baldaŭa RITE
< http://www.edukado.net/novajhoj?id=36 > -trejnado ( Reta Instruista Trejnado ĉe Edukado.net ) povos multe helpi en tiuj bezonoj.

Bonvolu kontakti junulojn, instigi ilin al lernado kaj ekzameniĝo.

Tempe kaj geografie la plej proksimaj ebloj estas

  • 30a de decembro 2010 - en Saarbrücken dum la Novjara Renkontiĝo
    < http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#nr >
  • 24a de aprilo 2011 – en Seto dum la IREM
  • Fine de aŭgusto 2011 – en Torino dum la 78a Itala Kongreso
    < http://italakongreso.esperantoitalia.it/ >
  • Ni tre fieras ke ni havas la KER
    < http://www.edukado.net/ekzamenoj/referenckadro > -sistemon kaj tiel povos helpi en tio, ke en Francio Esperanto ekhavu grandan prestiĝon kaj popularecon.

    Se vi havas opinion pri la temo kaj volas dividi ĝin kun ni, bv. viziti la koncernan parton de la Forumo
    < http://www.edukado.net/komunumo/forumo?f=62 > .

    Katalin Kováts, edukado.net
    < http://www.edukado.net/ > , 06-10-2010

    Retejo: Leĝo de la 31a majo 2010 koncerne la postulatajn lingvo- kaj komputiko-kapablojn
    < http://www.legifrance.gouv.fr/affichTexte.do?cidTexte=JORFTEXT000022360392&dateTexte=&categorieLien=id >