Interasocia Renkontiĝo 2011 de Esperanto ĉe Mediteraneo / Cevena trajno

Cevena trajno

Merkredon la 27an de 9a ĝis 19a

Ekskursoj/Anduze.jpg
Ekskursoj/CevenaTrajno.jpg
Ekskursoj/Bambouseraie.jpg
Ekskursoj/Musee-des-vallees-cevenoles.jpg

“Tra Cevenaj montetoj per vaportrajno”

Ni veturos per vaportrajno de Anduze ĝis St Jean du Gard. La trajno serpentas laŭlonge de la rivero, inter arbaraj montoj tuneloj kaj viaduktoj... La vojaĝo dauros 40 minutojn tra mirindaj pejzaĝoj. La Trajno de Ceveno posedas plurajn vaporajn lokomotivojn konstruitajn en Germanio, Francio kaj Anglio. Ili tiris karbajn vagonarojn en Ceveno aŭ Germanio, aŭ artileriajn trajnojn en Francio dum la unua mondmilito...

Poste, ni promenados tra la bambua arbaro kaj vidos aziajn domojn el bambuoj.

Fine, ni vizitos la muzeon pri la malfacila vivo en la cevenaj valoj dum pasintaj jarcentoj: ni vidos ilojn, meblaron, tradiciojn, bredadon, malnovajn metiojn en malproksimaj valoj, kien protestantoj fuĝis, persekutataj de la reĝa armeo.

Prezo: 55€ (buso, vaportrajno, restoracio, bambua arbaro kaj muzeo).

De Nima stacidomo, eblos entrajniĝi al Marsejlo, Bordozo, Tuluzo, Parizo, Lilo. Bonvolu peti plej laste en la tago antaŭ la ekskurso

  • Cevena trajno: Ne plu estas liberaj lokoj
  • Retejo: Cevena vaportrajno
    < http://www.trainavapeur.com/ >   

    Retejo: Bambuarbareto
    < http://www.bambouseraie.com/ >   

    Retejo: Cevena muzeo
    < http://www.cevennes-parcnational.fr/layout/set/fiche/content/view/full/10920/%28blank%29/1 >