Encontro Entre Associações de Esperanto no Mediterrâneo 2011 / Esperanto en politiko

Esperanto en politiko

EDE

EDE: Wikipedia Eŭropo - Demokratio - Esperanto estas politika organizaĵo kiu prezentas kandidatojn en pluraj eŭropaj landoj en diversaj balotoj. En ĝia programo estas emfazita kiel Esperanto povus plibonigi Demokration en la Eŭropa Unio.

Fondita en 2003, la politika movado Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE) dufoje partoprenis eŭropajn balotojn en 2004 kaj 2009, defendante la Internacian Lingvon Esperanton. Malgraŭ grandaj penoj rezultoj modestis. Nek la publika opinio nek la reganta klaso vere konsciiĝis pri la graveco de la lingva demando kaj ankoraŭ malpli pri la atutoj de Esperanto por kontribui al egalrajteco en internacia interkomunikado.

Fronte al tiu relativa malsukceso, multaj demandoj pri la politikaj agmetodoj favore al Esperanto restas malfermaj.

Vi estas invititaj kundebati pri tiuj temoj de la 9a ĝis la 11a, sabaton la 23an de aprilo en salono Armand Diez.

Sekvas kelkaj enkondukaj ideoj por la debato.

Kiel pormocii Esperanton per la politika agado?

Ĉu la politika agado povas kontribui konsciigi pri la graveco de la lingva demando kaj la atutoj de Esperanto?

Kiel estu kondukita tia politika agado ?

Ĉu la Esperantistoj devas agi :

  • ene de la tradiciaj politikaj partioj kaj tie promocii Esperanton ?
  • alianciĝi al difinita politika partio?
  • Se jes, kiu estu la celo de tiu difinita politika partio?

    Ĉu ĝi dediĉu sin nur al pormociado de Esperanto kaj esti neŭtrala pri la aliaj temoj por respekti la politikajn orientiĝojn de ĉiuj Esperantistoj kiuj deziras agi ene de tiu partio?

    Ĉu ĝi alprenu pozicion pri politikaj temoj krom la lingvaj ? En ĉi tiu kazo, kion povas fari la Esperantistoj kun aliaj politikaj ideoj, sed tamen dezirantaj kontribui al la promociado de Esperanto sur politika tereno?

    Ĉu oni politike agu

  • por Esperanto ?
  • per Esperanto ?
  • Ĉu eblas samtempe fari ambaŭ ene de unu partio?

    Kion fari por la eŭropaj balotoj de 2014 ?

    Kiel profiti el la eŭropaj balotoj por promicii Esperanton kiel ilon por lingva egalrajteco ?

    Al kio celi?

    Kiel atingi ĉi tiun celon ?

    Página: Eŭropo-Demokratio-Esperanto  Eŭropo-Demokratio-Esperanto БългарскиEŭropo-Demokratio-Esperanto en catalàEŭropo-Demokratio-Esperanto ČeskyEŭropo-Demokratio-Esperanto danskEŭropo-Demokratio-Esperanto auf DeutschEŭropo-Demokratio-Esperanto ΕλληνικάEŭropo-Demokratio-Esperanto in EnglishEŭropo-Demokratio-Esperanto en EsperantoEŭropo-Demokratio-Esperanto en españolEŭropo-Demokratio-Esperanto suomiEŭropo-Demokratio-Esperanto en françaisEŭropo-Demokratio-Esperanto hrvatskiEŭropo-Demokratio-Esperanto magyarEŭropo-Demokratio-Esperanto italianoEŭropo-Demokratio-Esperanto lietuviųEŭropo-Demokratio-Esperanto nederlandsEŭropo-Demokratio-Esperanto po polsku em portuguêsEŭropo-Demokratio-Esperanto slovenčinaEŭropo-Demokratio-Esperanto sverige