Prelego de Senad Čolić < Vikipedio : Senad Čolić >
La homa specio troviĝas unuope aŭ kolektive antaŭ konstanta minacado de naturaj kaj sociaj potencoj, larĝskale manifestataj kiel naturaj kaj sociaj katastrofoj, kiuj endanĝerigas eĉ pluekziston de tiu ĉi specio.
En ambaŭ kazoj viktimo estas ordinara homo, kiu subite sin trovas en treege malfacila situacio. Sed la homo ne estas nur biologia estaĵo. Ĝi havas ankaŭ psikon, senton kaj emocion. En malfeliĉegaj situacioj por unuj homoj instinkte aktiviĝas ĉe aliaj homoj dividemo de la tragedio kun la suferantoj, helpemo kaj solidaremo kun ili. Solidareco estas do baza karakterizo de la homa komunumo.
Ĉar la fenomeno ne estas nova la moderna internacia komunumo establis efikajn instrumentojn por povi tuj reagi kaj ekagi en krizaj situacioj. Ne temas nur pri interŝtataj kaj ŝtataj organismoj kaj fondusoj, sed ankoraŭ pli pri amasego da neregistaraj homhelpaj organizoj kaj agentejoj internaciaj, landaj, lokaj, fonditaj de eklezioj, kooperativoj, fakaj kaj sindikataj organizoj aŭ estabiltaj de mecenatoj kaj filantropoj. Pere de siaj programoj kaj projektoj tiu ĉi sistemo de plejparte tute volontulaj organizoj transformas en vivon internacian solidarecon de milionoj da ordinaraj homoj je mildigado de malfeliĉego kiu trafas ĉiutage homojn tra la mondo.
Kiel esperantistoj en Bosnio, specife en Sarajevo, subite fariĝis viktimoj, kiel ili organiziĝis por helpi sin kaj aliajn pere de internacia solidareco kaj precipe tra agado de neregistaraj humanitaraj organizoj? Kial ili fondis la propran humanitaran organizon „Espero“? Kion ĝi faris dum plurjara funkciado? Jen la demandoj kiujn respondos tiu ĉi prelego kaj la tutan fenomenon prilumos eventuala posta debato. Retejo: Espero, humanitara organizaĵo < http://www.espero.org/esperanto/index_eo.htm >     |