Prelegoj
|
|
Planitaj estas prelegoj pri Fervojo, Okcitana kulturo,
politika rolo kaj instruado de Esperanto, kaj foraj landoj :
Internacia signalado, Michel Lafosse
Evoluo de SNCF, André Mirc
FORUMO pri la Okcitana Lingvo
«La okcitana lingvo, ĉu prihontinda lingvo?» Ferriòl Macip i Bonèt
Setaj tradicioj, Alain Camélio
Diversaj kontribuoj kaj debato kun JoMO, Abel Montagut, Patric, Farri
Langvedoko de prahistorio ĝis nun, Arno Lagrange
Politiko
Per Esperanto por helpo al migruloj en Francio, SAT-Amikaro
Peresperanta solidareco en Bosnio
EDE (Eŭropo Demokratio Esperanto), Didier Janot
Lingvo kaj Literaturo
Kio estas la KER-ekzamenoj? Katalin Kováts
Ĉu Esperanto estas Fundamente facila lingvo? Pjer Buvje
Jules Verne kaj Esperanto: la lasta romano de Abel Montagut
Laborgrupo pri literatura ludo kiun evoluigas Abel Montagut
La humuro ĉe Lorjak kaj Beaucaire de Ĵak le Puil
Interreto
E@I Edukado ĉe Interreto, Marek Blahuš
Laborgrupo pri Vikipedio, Marek Blahuš
foraj landoj
Solidara turismo en Mezameriko: majaa kulturo kaj kalendaro, Philippe Chavignon
Ĉu vi konas Nepalon? Narendra Raj Bhattarai
Bildoteatro Sanpei Keiko
Kubo en la 21-an jarcenton: revoj kaj realoj, Maritza Gutiérrez González |
|
Dimanĉo 24a de Aprilo, 9a h. en Salono Léo Lentaigne |
|
|
Prelego de Michel Lafosse
La destino de la fervojo estas esence transporti grandkvante ĉu varojn ĉu homojn sur mallongaj, mezlongaj, kaj longegaj distancoj. Ekzemple: metroo, dentorelotrajno por montaro, rapidegaj trajnoj (TGV, ICE) inter malproksimaj urboj kaj kontenerotrajno.
Bedaŭrinde, internaciskale, ekzistas multnombraj malfacilaĵoj kiuj elvokas la babelismon pro la lingvo-diverseco. Konkrete temas pri la ŝpuro, la elektrizado de la fervojretoj kaj pri diversaj signaladsistemoj, ktp. |
|
Dimanĉo 24a de Aprilo, 9:30a h. en Salono Léo Lentaigne |
|
|
Prelego de André Mirc
La diaporamo daŭros, proksimume du dek minutojn.
Pli kaj pli rapide la trajnoj, ĝis kiam ĝis kiom ?? |
Per Esperanto por helpo al migruloj en Francio |
|
Sabato 23a de Aprilo, 9a h. en Salono Mediteraneo |
|
|
Gvidita de Guy Martin
Socia forumo pri la situacio de eksterleĝaj migrantoj en Francio kaj aliaj eŭropaj landoj.
Esperanto, ĉu solidareca lingvo ? Kiel ni povus uzi ĝin por helpi al
rifuĝintoj en iliaj petoj pri oficialaj dokumentoj, renkontoj kun aliaj migruloj ? Ĉu Esperanto povas helpi ilin en lernado de lingvo en la lando, kie ili alvenis ?
Post mallonga historio pri migrado, Guy Martin proponos debaton pri tiuj demandoj. |
Peresperanta solidareco en Bosnio |
|
Lundo 25a de Aprilo, 18a h. en Salono Armand Diez |
|
|
Prelego de
Senad Čolić
Dum estis multaj viktimoj de la milito en Bosnio la
Internacia Humanitara Organizo Espero kun branĉoj en Bosnio kaj en Katalunio laboris por helpi al centoj da viktimoj. Esperanto estas ĝia laborlingvo. |
|
Sabato 23a de Aprilo, 9a h. en Salono Armand Diez |
|
|
Debato gvidita de Didier Janot
Kiel promocii Esperanton per politika agado ?
Kion fari por la eŭropaj balotoj de 2014 ?
EDE:
Eŭropo - Demokratio - Esperanto estas politika organizaĵo kiu prezentas kandidatojn en pluraj eŭropaj landoj en diversaj balotoj. En ĝia programo estas emfazita kiel Esperanto povus plibonigi Demokration en la Eŭropa Unio. |
Kio estas la KER-ekzamenoj? |
|
Sabato 23a de Aprilo, 16a h. en Salono Armand Diez |
|
|
Prezento de
Katalin Kováts
Post plurjara kunlaboro, en kiu edukado.net havis gravan rolon, UEA lanĉis novan internacian ekzamensistemon de Esperanto, kiu konformas al la postuloj de la Konsilio de Eŭropo kaj difinas lingvokonajn normojn.
La fakto, ke la nova ekzameno konstruiĝis baze de la eŭropaj normoj, signifas, ke ties atestilon oni oficiale agnoskas kaj traktas kiel la aliajn lingvoekzamenajn diplomojn, akreditigitajn de ALTE. |
Ĉu Esperanto estas Fundamente facila lingvo? |
|
Dimanĉo 24a de Aprilo, 9a h. en Salono André Capus |
|
|
Prelego de Pjer Buvje
Oni kontente proklamadas : Esperanto havas nur 16 gramatikajn regulojn ! Sed
rapide la lernantoj ricevas komentojn multe pli ampleksajn kaj aŭdas pri Plena Gramatiko,
kiu entenas pli ol kvarcent regulojn.
Kial ni trovas malmulte da esperantistoj en la mondo, kial multe el ili restas senfinaj
komencantoj kaj malofte esperantoparolantoj? Ĉu kulpas la fakto, ke oni pretendas ĝin facile lernebla dum ĝi ne estas tiel, aŭ ke oni prezentas, instruas ĝin mallerte, igante ĝin malpli facile lernebla?
Kiel kompreni la 11-an regulon de la Fundamento: danke al la Unua Libro? Kial ĝi estas nepre fundamenta?
Kiel uzi ĝin por instrui nian lingvon? Ĉu Esperanto, danke al tio, indas la titolon facila lingvo, eĉ «bona lingvo» (Vd. libron de
Claude Piron).
Pjer Buvje instruis matematikon kaj fizikon, nun Esperanton, laŭ persona metodo konstruita ekde la Unua Libro, La Fundamento kaj la romaneto(j) de C. Piron. Li verkis broŝuron : «Ĉu Esperanto estas Fundamente facila ? », kie li klarigas la izolan strukturon de Esperanto, pri kiu multe parolis C. Piron. Li ankaŭ tradukis el la franca al Esperanto la libreton: «Premiers pas vers la sagesse » (= Unuaj paŝoj al saĝo), verkita de
Arnaud Desjardins.
ISBN 9782953484601 |
|
Lundo 25a de Aprilo, 10a h. en Salono André Capus |
|
|
Literatura ludo gvidota de
Abel Montagut
Temas pri kartludo kun tekstoj en Esperanto kaj kun bildoj el tri verkoj de Jules Verne.
La kartaro rilatas al:
Ĉirkaŭ la mondo en 80 tagoj
Michel Strogoff
La lasta eksterordinara vojaĝo
Ĉiu ludanto celas kompletigi tri misiojn, malgraŭ la obstakloj kiujn levas la kunludantoj. |
Jules Verne kaj Esperanto: la lasta romano |
|
Lundo 25a de Aprilo, 17a h. en Salono Léo Lentaigne |
|
|
Prelego de
Abel Montagut
Abel Montagut studis la du versiojn de la lasta romano de Jules Verne: la nefinitan manuskripton postlasitan de la aŭtoro mem kaj la version finitan de la filo kiu forigis la centran rolon kiun devis roli Esperanto en la romano. Abel konjektas kiel aspektus la romano se Jules Verne estus mem ĝin finverkinta.
Abel Montagut estas verkisto en Esperanto kaj en la kataluna.
Dekkvar-jara li eklernis esperanton kaj enpaŝis literature en 1980 per pluraj tradukoj el klasikaj katalunlingvaj aŭtoroj. En 1982 li entreprenis la verkadon de », «Poemo de Utnoa, kiun li konceptas kiel kompiladon kaj kunfandiĝon de diversgentaj tradicioj troviĝantaj en homaraj ĉefverkoj, kiaj «Eposo pri Gilgameŝ», «Ramajano», «Biblio», «Iliado», «Odiseado», «Eneado», « k.a. Li aperigis aliajn verkojn en esperanto kaj/aŭ en la kataluna kiel «Karnavale», «La enigmo de l’ar@neo», «El manuscrit de Jules Verne». |
La humuro ĉe Lorjak kaj Beaucaire. |
|
Dimanĉo 24a de Aprilo, 18a h. en Salono Léo Lentaigne |
|
|
Prelego de
Ĵak Lepŭil'
La humuro ĉe
Beaucaire, franca aŭtoro de kelkaj Esperantaj libroj, inkluzive rakontojn pri amuzaj seksaventuroj en Bervalo kaj
Lorjak: liaj aperintaj romanoj kaj novelaroj montras lin ne nur la plej inda heredanto de la
Schwartz-a humuro kaj vortludemo, sed ankaŭ proprastila kreanto de ekscitaj intrigoj kaj amanto de Parizo.
Ĵak LE PUIL estas artisto el Francio. Ĉefredaktoro de La Kancerkliniko. Kanzonisto. Gvidanto de la kabaredo «La ruza kruĉo». Ĉefredaktanto de la Franca Esperanto vortaro «GDFE» . Kun sia kunulino Armela Lequint, li plenumis gravajn tradukverkojn kiaj «Vojaĝo Ĝis Noktofino» laŭ Voyage au bout de la nuit de Louis-Ferdinand Celine (2005) |
|
Lundo 25a de Aprilo, 9a h. en Salono Léo Lentaigne |
|
|
Prelego de Arno Lagrange
Langvedoko estas karakterizita per sia situo kiel trapasejo de vojoj. Pro tio en la regiono aperis tre diversaj popoloj, kaj ĝi fariĝis sinsekva posedaĵo de diversaj regnoj.
Ĝiaj apartaj trajtoj emas malaperi en la kadro de la franca nacio kaj nun en eŭropa kadro. Kiun signifon havas nuntempe langvedoka identeco ? |
|
Lundo 25a de Aprilo, 17a h. en Salono Armand Diez |
|
|
Prezento de Alain Carmelio
Alain Carmelio, prezidanto de la Seta Okcitana Rondo prezentos la ĉiutagan setan vivon per lumbildoj pri la setaj homtipoj el la komenco de 20a jarcento, elvokos l'Armanac Cetòri kaj la felibrean setan skolon de 1893-1913, kantos setajn kanzonojn , ktp. |
La Okcitana, ĉu prihontinda lingvo? |
|
Lundo 25a de Aprilo, 11a h. en Salono Mediteraneo |
|
|
Prelego de
Farri
En ĉi tiu prelego Farri prezentos kelkajn anekdotojn, kiuj bildigas la socian situacion de la okcitana lingvo. |
FORUMO pri la OKCITANA LINGVO |
|
Lundo 25a de Aprilo, 13:30a h. en Salono Mediteraneo |
|
|
Farri enkondukos la temon per la demando «Ĉu la okcitana estas prihontinda lingvo?». JoMo, Patric, Abel Montagut, Alain Camélio (IEO) sinsekve disdividos vidpunktojn pri la okcitana, tiu lingvo kiu estis parolata en la suda duono de Francio, kaj nun troviĝas en danĝero eble baldaŭ malaperi. |
E@I: Edukado ĉe Interreto |
|
Dimanĉo 24a de Aprilo, 9a h. en Salono Armand Diez |
|
|
Prelego de
Marek Blahuš
En sia prelego Marek Blahuš, nuntempa staĝanto de E@I (Edukado ĉe
Interreto, Esperanto ĉe Interreto) en Nancio, resumas la historion de
tiu organizo, kiu celas progresigi la uzadon de Esperanto kaj
multlingvaj teknologioj en la interreto, kaj mencias ĝiajn novajn,
ekzistantajn kaj ankaŭ planatajn interretajn projektojn, samkiel
eldonaĵojn kaj aranĝojn. |
|
Lundo 25a de Aprilo, 14a h. en Salono Armand Diez |
|
|
Ateliero gvidata de
Marek Blahuš
Vikipedio, la libera enciklopedio, estas hodiaŭ unu el la plej vizitataj retpaĝoj en la mondo kaj ĝia Esperanto-versio kun 150.000 artikoloj
estas tre grava atingo de la Esperanto-movado. Tamen ankoraŭ ne ĉiu
esperantisto profitas la ŝancon povi kontribui al tiu komuna projekto,
kunkreata de volontuloj el la tuta mondo. La ekzistantaj malhelpoj estas
diversaj, sed ilin ĉiujn venki, la vikipedian laboron al vi praktike
klarigi kaj viajn demandojn pri Vikipedio respondi pretas Marek Blahuš,
estrarano de E@I kaj aktiva vikipediisto ekde 2005. |
Solidara turismo en Mezameriko: majaa kulturo kaj kalendaro |
|
Sabato 23a de Aprilo, 9a h. en Salono Léo Lentaigne |
|
|
Prelego de
Philippe Chavignon
Solidara turismo en Gvatemalo |
|
Dimanĉo 24a de Aprilo, 18a h. en Salono Armand Diez |
|
(alklaku la bildon por vidi ĝin pli grande) |
Prelego de Narendra Raj Bhattarai
Narendra Raj Bhattarai, vicprezidanto de la Nepala Esperanto-Asocio (NEspA), prezentas sian landon. |
|
Sabato 23a de Aprilo, 16a h. en Salono Léo Lentaigne |
|
|
Prezento de Sanpei Keiko
Sanpei Keiko, japanino prezentas bildoteatron per desegnitaj kartonoj.
“La Maro de Karijuŝi” : Ĝi prezentas belan maron. “Karijuŝi” estas vorto de Okinaŭo, en kiu okazos IJK en venonta jaro. Ĝi signifas “feliĉo” aŭ “harmonio kun naturo”. 6 minutoj.
“Suvaĝa Rozo” Ĉe la landlimo du soldatoj gardas unu kontraŭ alia, tamen ili pli kaj pli ........
Esperinde, publiko fariĝos afabla ĥoro. 12 minutoj. |
Kubo en la 21-an jarcenton: revoj kaj realoj |
|
Lundo 25a de Aprilo, 16a h. en Salono Léo Lentaigne |
|
|
Prelego de Maritza Gutiérrez González
Kubo estas arkipelago situanta en la kariba maro. Ankaŭ konata kiel la plej granda el la Antiloj. Dum la jaro 2010 Kubo ekigis revigligon de sia ekonomio per debatprocezo kiu estas la plej granda kaj grava defio alfrontata de Kubo por aktualigi sian ekonomian modelon en la nunan jarcenton. Pri tiu ĉi demandoj ekonomiaj, historio kaj nuntempo, klimato, kulturo kaj socio pritraktas tiu ĉi prelego.
Maritza Gutiérrez González, naskiĝis en Kubo. Ĵurnalistino, diplomito pri ekonomiko en la Havana Universitato. Ekstudis Esperanton en 1979. Aktivis ekde 1981 kiel esperanto-instruanto. Ekde 1985 kiel estrarano en la landa asocio en la informa fako.
Ekde 1988 laboras kiel respondeculino de la Esperanto-elsendoj de Radio Havano Kubo. Estrarano pri landa kaj regiona agado de UEA (2004-2007). Invitite de la koncernaj landaj asocioj, prelegturneis en Francio, Germanio kaj Svedio pri Esperanto kiel lingva komunikilo, rolo de la landaj asocioj kaj aliaj temoj kiel Esperanto en la radio en 2006-2007. Kunordiganto de la Amerika Komisino (2007-2010). Denove elektita UEA-estrarano pri landa kaj regiona agado por trijara mandato. |