
 
Esperantosimboloj

Blazono de la urbo Seto |
Nia logobildo elvokas la interrenkontiĝon de du malsamaj simboloj de Esperantismo: la tradicia verda stelo kaj la rondigita Є kiu, kun sia spegulbildo, bildigas terglobon « rugbebalonforme ». Ĉi tiu renkontiĝo estas ankaŭ tiu de du malsamaj aliroj de la Internacia Lingvo, kiuj profunde disdividis la movadanojn antaŭ kelkaj jardekoj kaj kiuj nun ektrovas vojojn de fruktodona kunlaborado.
La baleno estas la emblema bildo de la urbo Seto kies nomo etimologie fontus el la greka vorto ketos aŭ latina cetus kiuj signifas baleno, ĉar, vidita el la maro, la Monteto Sankta-Klero, ĉe kies piedo kuŝas la urbo Seto -ankaŭ nomata « la singulara insulo »-, similas balenon. |