
 
Esperantosimboloj



Lernu.net : retejo por lerni Esperanton
|
Kio estas Esperanto ?
Esperanto estas planlingvo imagita fine de la 19a jarcento de Ludoviko Lazaro Zamenhof por faciligi la komunikadon inter diverslingvaj homoj. Zamenhof publikigis sian projekton en 1887 sub la titolo Lingvo internacia, la « Unua Libro » kiun li subskribis per la kaŝnomo « Doktoro Esperanto ». Tiu nomo poste ekutilis por nomi la lingvon mem.
Esperanto estas ĝis nun la plej sukcesinta planlingvo: en pli ol 120 jaroj, en ĉiuj generacioj dekoj da miloj da homoj uzas ĝin, multaj libroj rekte verkitaj en Esperanto aŭ tradukitaj el ĉiuj lingvoj de la mondo estis eldonitaj, multaj revuoj aperadas. Esperanto aŭdiĝas ĉe radioj kaj troviĝas sur la Reto. De 1954 UNESKO ekagnoskis la valoron de Esperanto kaj havas konstantajn rilatojn kun Esperanto-organizaĵoj. |