Interasocia Renkontiĝo 2011 de Esperanto ĉe Mediteraneo / La salonoj de la renkontiĝo

La salonoj de la renkontiĝo

LogoBildoj/IREM.png La salonoj estas nomitaj laŭ la Mediteraneo, la fama kanzonisto el Seto kaj meritoplenaj Esperantistoj el nia Regiono:

Georges Brassens

Vikipedio Georges Brassens naskiĝinta en 1921 en Seto, mortis en 1981 estas konsiderata kiel unu el la plej eminentaj francaj kanzonistoj.

Salono Brassens :
granda spektaklosalono, rue Jean Jaurès

SalonoBrassens.jpg

Mediteraneo

Mediteraneo

La blua maro sur kies bordo troviĝas Seto

Salono Mediteraneo :
250-sidloka « Méditerranée »

Yvette Vierne

1932 - 2006

Yvette Vierne estis doktorino pri ĝenerala medicino sed rifuzis la aliĝon al la Ordeno de la Kuracistoj. Ŝi iĝis laboratoriestrino de Profesoro Mirouze en Montpellier.

Tre aktiva malgraŭ handikapo, ŝi estis membro de multaj asocioj, i.a. Ea Grupo de Montpellier. Ŝi iĝis ĝia Prezidantino de post la forpaso de Antoinette Hortolan en 1979 ĝis la jaro 2000.

Ŝi energie okupiĝis :
  • pri pluraj kongresoj :
  • nacia : UFE-1976 en La Grande-Motte
  • internaciaj : KELI-1976 en Montpellier
  • UEA-1998 en Montpellier
  • pri la Internacia Semajno de Seto, kiun ŝi estris dum trideko da jaroj, ĝis sia forpaso
  • pri akceptado de vojaĝantoj, kadre de la « Pasporta Servo »; ŝi ankaŭ estis Delegito kaj Fakdelegito (turismo) sur la Jarlibro de UEA.
Ĉiam preta antaŭeniri, ŝi havis fortan personecon.

Salono Yvette Vierne :
150-sidloka « Le Chalet »

Léo Lentaigne

1909 - 2008

Kun sia edzino Suzanne Vikipedio Leo Lentaigne instruis en langvedokaj elementaj lernejoj laŭ Freinet Metodo, kaj propagandis pri « Presarto en Lernejo de Freinet », kiu fariĝis « Koopera Instituto pri Moderna Lernejo » ( ICEM ).

Lia alia pasio estis Esperanto, kiun li eklernis en 1930. Per tiu pasporto, li kaj liaj gelernantoj povis interrilati, kun aliaj, francaj aŭ eksterlandaj, produktante la lernejan gazeton « La Ĝoja Abelujo », partoprenante en la redaktado de pluraj ekzempleroj de « Bibliothèque du travail ». Léo zorgis pri multaj kongresoj de ICEM, ĉiam propagante pri Esperanto.

Ĉiam varbante, li esperantistigis multnombrajn langvedokanojn. Por helpi siajn lernantojn, li verkis « Tiel diri » (1980), « Kiel diri » (1984) « 40 paŝetoj » (1989), eldonitajn de « Laŭte ! ». Lia konstanta konsilo estis « Pensu rekte en Esperanto ! »

Kaj la esperantista rondo estis tre fiera, kiam, kadre de la ĉiujara « Internacia Esperanto Semajno » en Katalunio, li ricevis en 2006, la premion Ada Sikorska Fighiera, Ĝi kronis vivon dediĉitan al instrulaboro.

Salono Léo Lentaigne :
40-sidloka « Aigrettes »

Armand Diez

1917 - 2003

Armand Diez, iam inspektoro de lernejoj en Alĝerio, instruis filozofion en liceo de Montpellier, kie, post renkontiĝo kun S-ino Capus, esperantistino, li eklernis Esperanton.

Tre rapide li gvidis kursojn kaj organizis tiujn de la Universitato de la Tria Tempo (UTT).

Li havis la ideon starigi staĝon en Lazaret de Seto, kiun baldaŭ estris Y. Vierne.

Li estis helpema, nobla persono; legante la kvinan tekston de la « 40 paŝetoj » de Léo Lentaigne, vi renkontos lin kaj lian afablan edzinon en la parko, kie ili ŝatis arigi la amikojn en tiel agrabla etoso.

Salono Armand Diez :
40-sidloka « Aigladines 1»

André Capus

1921 - 2007

André Capus laboris en Direkcio de Konkurenco, Konsumo kaj Fraŭdsubpremo.

Membro de la grupo de Montpellier, li gvidis kursojn i.a. Konversacirondon en Junulargastejo.

Li konatigis Esperanton, kun sinjoroj Diez, Lentaigne dank'al konversacioj sur loka radiostacio.

Longtempe, li zorgis pri la dissendado de Sud Francia Stelo (SFS) la federacia gazeto.

Li ankaŭ estis Fakdelegito (genealogio kaj fotografio) en la Jarlibro de UEA. Multaj memoras la mirindajn laŭgradajn transbildiĝojn, kiuj li realigis kaj montris post siaj vojaĝoj.

Salono André Capus :
40-sidloka « Aigladines 2»

Adrien Defoly

1923 - 2008

Adrien Defoly, ĉiam preta petoli kaj ŝerci, estis instruisto en Alĝerio. Dum la dua mondmilito, li folasis Alĝerion por atingi Anglion kaj ĝian RAF.

Li loĝis en St-Bres, apud Montpellier, kie li eklernis Esperanton, fine de la 70-aj jaroj, kun sia amiko Pierre Martinez.

Li okupiĝis pri kursoj en la Universitato de la Tria Tempo (UTT) kaj en la Ĉiesdomo Escoutaïre, en Montpellier.

Li havis alian pasion, la muzikon kaj la belkantadon; kun Sro Diez, li estis ano de koruso.

Saloneto Adrien Defoly :
Saloneto « Le Chalet »

Georges Salan

1901 - 1981

Georges Salan, Gardano, eklernis Esperanton en 1923. Li studis medicinan arton kaj iĝis kuracisto. Dum kelkaj jaroj li interrilatiĝis kun la tiutempa estraro de la Sovet Respublikara Esperanto-Unio ( SEU ), sed en la jaroj 1930-1931 li forlasis la movadon kaj kabeis ĝis 1973.

Dum la dua mondmilito, li estris gardan rezistmovadon kaj, arestita, estis deportita. Post mirakla reveno, li verkis « Prisons de France et bagnes Allemands », kies duan parton li tradukis en 1975, sub la titolo : « La nuda vero ».

De 1994, en Nîmes, strato honoras lian nomon :

RUE du Docteur Georges SALAN
1901-1981
Résistant-Déporté-Espérantiste
Estas la 125a Vikipedio ZEO en Francio.

Kafejo Salan :
Kafejo ĉe Salono Mediteraneo

Suzanne Authier

1909 - 2009

Instruistino de fiziko, ŝi unue laboris en liceoj, poste, pro handikapo, ŝi elektis la korespondan instruadon.

Ŝi esperantistiĝis en 1963, laborante kun Roland Levreaud kaj Léo Lentaigne. En la esperanta grupo de Béziers ( CBE ), fondita en 1964 de Ge-Castello, ĝis sia forpaso, ŝi aktivis kun Maurice, la edzo, kaj kun Fernande ( Terral ), la fidela amikino, tio signifis :

  • hejme, akcepti esperantistajn vojaĝantojn, gvidi kursojn, starigi kaj korekti ekzamenojn, provludi ( ĉar ŝi ŝatis teatri )
  • partopreni en kongresorganizoj (ŝi iĝis prezidantino de CBE); Sat-Amikaro-1970 en Béziers, UFE-1994 en Agde, UEA-2008 en Montpellier
  • organizi printempan staĝon : unue tre modestan, 2 tagojn, en Valras, sekve, 4 tagojn, poste 1 semajnon en Batipaume (Agde) aŭ en La Dragonnière.

En nia memoro ŝi restas modelo de aktiveco, diskreteco kun granda humursento.

Salono Suzanne Authier :
Akceptejo ene de la akceptejo de Lazaret

Renée Volpelière

1902-1986

Nimesanino, liceoinstruistino, Esperantistino ( Ŝi verkis i.a. « Parler l'espéranto », broŝureto entenanta dulingvajn progresigantajn konversaciojn ) .

Kun la edzo Roger, ŝi respondecis pri la Esperantista Registrocentro, kiu liveris mondcivitanan karton ; Centro, kiu translokiĝis de Vieno al Nimeso, en 1966.

Tiun servon ili plenumis ĝis 1986.

Salono Renée Volpelière :
40-persona salono « Alouettes »

Claude Piron

1931-2008

Vikipedio Claude Piron estis svisa esperantisto, lingvisto kaj psikologo; li ankaŭ estis tradukisto por la Unuiĝintaj Nacioj (el la ĉina, el la angla, el la rusa kaj el la hispana al la franca).

Post sia laboro ĉe UN, li laboris por Monda Organizaĵo pri Sano tra la mondo, kaj verkis multajn Esperantajn verkojn. Li ankaŭ uzis Esperanton en multaj landoj, inkluzive de Japanio, Ĉinio, Uzbekio, Kazaĥlando, kaj kelkaj lokoj en Afriko kaj Latina Ameriko, kaj preskaŭ ĉiuj eŭropaj landoj. Li instruis Esperanton ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko.

Li estis psikoterapiisto kaj instruis en la psikologia fako de Ĝeneva Universitato (Svislando). Lia franclingva libro Le « Défi des langues - Du Gâchis au bon sens » (« Lingva Defio - El ĥaoso al sana prudento ») estas speco de psikanalizo de internacia komunikado.

Lia verkaro inkluzivas lernolibrojn, facilaĵojn, romanojn, novelojn, poezion, faktolibrojn, kaj artikolojn. Liaj plej famaj verkoj estas « Gerda Malaperis » kaj « La Bona Lingvo ». Li ankaŭ verkis romanojn sub pseŭdonimo Johán Valano.

Piron tradukis kantojn el pluraj lingvoj kaj fojfoje mem prezentis ilin, akompanante sin per gitaro.

Salono Claude Piron :
16-persona salono « Héron »