Interasocia Renkontiĝo 2011 de Esperanto ĉe Mediteraneo / Seto

Seto

Seto/sete_lido.jpg
Seto/Kanalo.jpg
Seto/Saint_Louis.jpg
Piede de la superstaranta monteto Saint-Clair, ĉe la fiŝkapta haveno kaj en la proksimeco de la lageto de Thau, la suna urbo Sète dismontras siajn ĉarmojn:
Reveno de la trolŝipoj, fiŝaŭkcio, pitoreskaj kvartaloj kaj nuntempartaj muzeoj, bazaro de lokaj produktoj, someraj barkturniroj sur la kanaloj dum la festoj de Sankta Ludoviko, la « Langvedoka Venecio » ĉarmos vin per siaj tradicioj kaj sia vivarto.

Seto, « la aparta insulo » (france l’île singulière laŭ Paul Valéry), invitas vin vivi la esceptaĵon. En la havena flanko trol-, plezur-, pram-ŝipoj, multkoloraj turnirbarkoj aktivadas ĉiuhore. Urboflanke la bazaroj, la fiŝaŭkcio, la festivaloj muzikaj aŭ popolaj ritmas la vivon. Aŭguste je Sankto-Ludovika festo la havenurbeto surmetas siajn plej belajn vestojn kaj okulumas al la gajnonto de la turniroj.

Vikipedio Paul Valéry kaj Vikipedio Georges Brassens, estas la plej famaj filoj de la urbo. Ili nun tie ripozas. Ili ambaŭ siamaniere omaĝis la belecon de tiu urbo kiu amindumas kun la maro, la garigo, la vito kaj la lagetoj.

Vikipedio: Vikipedio Seto  

Retejo: Seto  

Retejo: Turismoficejo de Seto  Tourismusbüro auf DeutschTourist office in EnglishOficina de turismo en españolOffice de tourisme en françaisUfficio del Turismo italianoDiens voor Toerisme nederlandsDelegação de Turismo em portuguêsТуристическое бюро Русский

Turismo

Seto/Blazono_Seto.png

Manĝi en Seto

Gastronomia tero kie renkontiĝas produktaĵoj de la maro kaj de la tero. Oni frandas la lupfiŝojn kaj freŝajn sardinojn, oni konatiĝas kun la tjelo, tiu torto kun tomato kaj sepio bakita en lingnoformo. En la najbaraj montetoj, tero de veprejoj, vitoj kaj olivoj, oni kultivas vinberojn kaj premas aromoplenajn olivojn kiuj plialtigos la kuiritajn fiŝojn kaj sensoifigi ĉiujn ĉe la setaj manĝotabloj.

La bazaroj de Seto

  • Centraj Haloj Ĉiumatene de la 6a ĝis la 14a horo (regionaj produktaĵoj, fiŝoj, konkoj, floroj…) straton Gambetta
  • Pulbazaro : dimanĉe matene, placo de la Respubliko
  • Kajo Général Durand : komune nomata « Marista Kajo », sinsekvas restoracioj. Ĉe menuo : mediteraneaj fiŝoj, kaj konkaĵoj el la lageto de Thau.
  • Bouzigues, ĉefurbo de la ostroj de la lageto de Thau. Restoracioj kaj trinkejoj lagetborde
  • Frontignan, lando de orkolora muskatvino kiu ĉarmas la papilojn kaj kiun oni trinku kun modereco. Ankaŭ vizitinda estas la muzeo de la lageto.
  • Marseillan, la vizito de la vinkeloj de la Noilly Prat postulas saman rigorecon kiel la antaŭa vizito.
  • Muzeoj

  • MIAM aŭ « Modestarta Muzeo ». Plej aparta muzeo. Por infanoj kaj plenkreskuloj. 23 Quai du Maréchal de Lattre de Tassigny 34200 Sète
  • Gaŭlo-Romia Vilao de la Malsupraj Herbejoj. Borde de la lageto de Thau, proksime de la Domitia Vojo, ĉi tiu Gaŭlo-Romia Vilao estas vera palceto kies plankoj estas kovritaj de multkoloraj riĉe ornamitaj mozaikoj.
  • Abatejo de Valmagne en Villeveyrac. Fondita en 1138, ĉi tiu Cistercia Abatejo iam esztis la plej riĉa en tuta Francujo.
  • Interesaĵo

    Surpaŝe de Georges Brassens : la turismoficejo ĵus kreis tute originalan aŭde gviditan viziton. Promenado en la naskurbo de la poeto 1-horon kaj 30-longa.

    La regiono

    Seto/Bagnas.jpgSeto/Capechades.jpg La mediteranea maro, la pejzaĝdiverseco kaj la kvalito de la gastamo estas la fontoj de tiu vivarto kaj estigas Langvedokon riĉa kaj donema tero kiu plu allogadas kaj ĉarmas mulnombrajn vizitantojn el la tuta mondo.

    Marborde aŭ meze de la malantaŭlando, la tradicioj de granda kunvivemeco kaj intersanĝemo kalkuliĝas inter la atutoj de la regiono. Festaj tradicioj, famaj vinoj, ĵetkugloludoj, promenoj sur la Vikipedio Suda Kanalo (klasigita kiel Vikipedio Monda Kulturherdaĵo de UNESKO), subĉielaj bazaroj, tabloj por frandumi... Ĉi tiu vivdolĉeco ankaŭ speguliĝas en la lokaj metioj, en la freŝeco de la produktoj kaj la tre riĉa kaj varia arta inspiriĝo kiun oni perceptas tiom en la kultura herdaĵo kiom inter la multnombraj figuroj pasie enamiĝintaj en ĉi tiu gastama tero.