Interasocia Renkontiĝo 2011 de Esperanto ĉe Mediteraneo / Spektakloj

Spektakloj

LogoBildoj/IREM.png IREM provizos riĉan kulturan programon kun pluraj koncertoj dancigaj aŭ etosigaj. Laŭplane prezentiĝos jenaj artistoj : Jacques Yvart, JoMo kaj Solniŝka, Kaj Tiel Plu, Kapriol', Patric, Teatra Trupo de Tuluzo. La Dokumentfilmo « Esperanto » estos prezentita premiere de sia reĝisoro Dominiko Gaŭtiero.

Vendredon la 22-an, 20a 30, en Salono Mediteraneo

FaMo1.jpg

FaMo

FaMo kantas akompanante sin de akordiono. Lia riĉa repertuaro entenas originalajn kanzonojn verkitajn de li mem. FaMo etosigos la Interkonan Vesperon.

Retejo: FaMo  

Sabaton 23an, 20a 30, en Kinejo Comœdia

Filmo/EoFilmo200.jpg

Dokumentfilmo « Esperanto »

Dominiko Gaŭtiero prezentos premiere dokumentfilmon pri la esperantista movado produktita de la Eldona Fako Kooperativa de SAT (SAT-EFK) kiu ne celas produkti memreklaman aŭ propagandan filmon. La filmo transdonas la vidpunkton de la reĝisoro pri nia movado, kiun li malkovras dum la filmado.

Retejo: La dokumentfilmo  

Sabaton 23an, 22a, en Salono Brassens

JacquesYvartKantasBrassens0.png

Jacques Yvart

Kun aparta subteno de la urbestraro de Sète, Jacques Yvart ofertos esceptan koncerton en la salonego « Brassens » omaĝe al naŭdekjara jubileo de la naskiĝo de Georges Brassens en Seto en 1921.

Retejo: Jacques Yvart  

Retejo: Artista paĝo  

Retejo: Brassens-Albumo  

Dimanĉon la 24an, 21a, en Salono Brassens

KTP_Placa_del_rei2004.jpg

Kaj Tiel Plu

Kaj Tiel Plu, la fama kataluna ensemblo prezentas originalan repertuaron kun tradiciaj melodioj okcitanaj kaj katalunaj kaj tekstoj en Esperanto.

Retejo: Kaj Tiel Plu  

Retejo: Artista paĝo  

Retejo: Surplacen venu vi  

kaprioltekstcrop1.jpg

Kapriol'

Kapriol' frisa ensemblo, parto de la antaŭe ekzistanta ensemblo « Kajto », proponas muzikan kaj dancigan vesperon. Sabate, kongresanoj povos ekzerciĝi pri dancekzercoj gvidotaj de la geartistoj de Kapriol' en la antaŭaj tagoj.

Retejo: Kapriol'  

Retejo: Artista paĝo  

Retejo: Albumo  

Lundon la 25an, 20a, en Salono Mediteraneo

Duonhora pluvego.jpg

Teatra Trupo de Tuluzo

Post sukcesa prezento de « Duonhora Pluvego », Teatra Trupo de Tuluzo prezentos « Grandioza Kongreso » verkita de Rikardo Cash en nova surscenigo. Rolas Kiki Vidotto kaj Marc Roger.

patric.jpg

Patric

Patric ofertas florbukedon de okcitanaj kantoj, de la tempo de la Trobadoroj ĝis nun, inkluzivante la grandajn sukcesojn kiuj igis lin la neforgesebla granda artisto de Okcitanio. Vojaĝo ĉirkaŭ la mondo per famaj kantoj tradukitaj kaj kantitaj en la okcitana, kaj kelkaj ankaŭ en Esperanto. Simplaj historietoj kiuj alparolas la spektanton de kiu ajn loko tiu venas. Ĉirkaŭ la personoj de liaj kantoj, Okcitanio iĝas universala teritorio. Patric ĵetas pontojn inter moderneco kaj tradicio. Magiisto pri melodio, poeto de la imago, ĉi tiu koncerto estas ravo!

Retejo: Patric  

JoMoSolnishka.png

JoMo kaj Solniŝka

JoMo prezentos slavecan dancigan programon kun la muzikistoj de la grupo « La Liberecanoj » kaj la dancensemblo Solniŝka

Retejo: JoMo  

Retejo: Artista paĝo