|
Dokumentfilmo « Espéranto » |
Artikolo aperinta sur la retejo de SAT-Amikaro
Dum la SAT-Amikara kongreso en Paŭo principo esti adoptita pruntedoni al SAT-EFK 50 000 € por realigigi de profesiulo
dokumentfilmon pri la Esperantista movado.
En kelkaj monatoj, enkalkulante la atendon de la rezulto de la referendumo kiu validigus ĉi tiun prunton, ni cerbumis kaj rekrutis realigonton. Temas pri Dominique Gautier.
Tiu elekto estas grava ĉar la filmon verkos kaj realigos li. La dokumentfilmo estos lia verko, kompreneble konstruita laŭ tio kion ni provizos al li.
Por ni la ideo evidente estas disponi pri profesikvalita filmo, sed ĉefe povi proponi filmon kiu estu nek nur priskriba nek propaganda.
Gravas tiu alrigardo de realigisto al nia movado, kaj ĝian tutan forton ĝi donos al la filmo.
La filmado nun jam komenciĝis. Dum la kongreso en Hiliono estos ebleco renkontiĝi kun Dominique Gautier por ke ĉiu povu starigi siajn demandojn kaj kontribui per sia opinio pri la filmo. Li ankaŭ filmos, intervjuos, ktp. Dankon al vi ke vi plej afable bonvenigos lin.
Pli poste ankaŭ necesos plifortigi la teamon laborontan pri la filmo. Ĉar restos la tasko realigi tradukojn kaj antaŭvendi la DVD-on. Tie kie eblos ankaŭ necesos viziti la televidkanalojn (precipe lokajn kaj perdratajn) por ke ili aĉetu kaj dissendu la dokumentfilmon. La en- kaj el-spezota mono kompreneble gravas, sed evidente ju pli spektita estos la filmo des pli konata estos Esperanto.
Kaj ja tio estas la celata rezulto.
Frédéric Scibor | |
Parta filmografio de Dominique Gautier :
- LOUIS BARTHOU, la politikisto kaj sia Bearno, (1982)
- FRANCIS JAMES, la verkaro de la poeto, (1986)
- JOSEPH PEYRE , lia vivo kaj lia verkaro, (1987)
- GUERRILLERO, la rolo de la hispanaj rezistantoj dum la Dua Mondmilito (39-45), Premio Jean ROUCH 1997 kaj Premio SCHACHTER en PARIZO en 1997, (1996)
- ASPE UNE VALLEE EN SURSIS, Kolektivo de la Aspa valo kontraŭ la tunelo de Somport, batalfilmo precipe filmita en Morienvalo (Freĵustunelo), (1995)
- STATION DEBOUT PENIBLE, atestoj de fizikhandikapuloj pri iliaj vivkondiĉoj, (2000)
- PAROLES DE PERES, patreco tra atestoj de sep ordinaraj patroj, (2002)
- LES MAQUIS DE L’IMPOSSIBLE ESPOIR, de 1940 ĝis 1957 hispanaj Respublikistoj organizas heroan reziston en Kantabrio; atestas du postvivantoj, (2003)
- ESPEJO ROJO, hispana Respublikisto tra la jarcento kaj Eŭropo de la jaroj 20-aj ĝis hodiaŭ, (2005)
- LE CRI DU SILENCE, la historio de la elterigo, en junio kaj julio 2004, de 22 korpoj ĵetitaj de la frankistoj en komunajn fosojn de la vilaĝo Santaella, (2006)
- CONFIDENCES CUBAINES, renkontiĝoj kun anonimaj Kubanoj, la hodiaŭa ĉiutaga vivo en Kubo, (2007).
- LAÏCITE, la leĝo de 1905 kaj cerbumoj pri ĝia kontesto, konversacioj kun H.Pena Ruiz, J-P Scott,… (2007)
- FILS DE ROJO, portreto de Jean Ortiz, filo de hispana Respublikisto, engaĝiĝinta en la batalo por la historia memoro kaj postulo pri 3a Respubliko, (2009)
- LO QUE ME CONTO ABUELITO, historio de bearna elmigrado al Argentino en la 19a kaj 20a jarcentoj, (2009)
Vidu la retejon de CREAV |
| Kelkaj informoj pri la filmado de la dokumentfilmo « Espéranto » (provizora titolo) |
|
Naskiĝinta en Bordozo en 1953, Dominique Gautier realigis mulnombrajn dokumentfilmojn, foje por la televido, por entreprenoj (reklam- kaj instutici-filmoj) sed ofte por asocioj. Ĉi tiu kutimo labori kun la asocia movado estas por ni granda atuto.
|
La definitiva scenaro ne jam estas finverkita, sed okazas ofte, dum realigo de dokumentfilmo, ke gravaj filmadoj estas iniciatitaj, ĝenerale pro kalendaraj kaŭzoj. Tio okazis al ni trifoje.
La 8an de januaro ni pasigis tagon en la registrstudio de Vinilkosmo kaj ĉeestis registradon de kanzono de JoMo far' Flo'. Tio ankaŭ estis okazo por filmi iliajn intervjuojn.
La 27an de januaro ni veturis al Villeneuve d’Aveyron por renkontiĝi kun HORI Yasuo, komitatano de UEA, akompanita de ARAI Toshinobu, du Japanoj kiuj proponis prelegturneon en Francio. Ili estis invititaj de André Andrieu, Esperantisto kaj aŭtoro de la vortaro eldonita de SAT-Amikaro. Ni realigis du intervjuojn kaj sekvis ilin en diversaj aktivaĵoj.
De la 12a ĝis la 17a de februaro ni faris gravan filman laboron en Bjalistoko. Christophe Chazarein, laboranta en la tiuurba Esperanto-asocio, perfekte estis organizinta nian deĵoron kaj igis ĝin efika kaj tre agrabla.
Ni sekvis lin dum liaj aktivaĵoj ene de la asocio kaj registris lian ateston.
Ni poste renkontis kaj intervjuis : Nina, Lukas, Pczemek, Monica Laminska, Iza Lysko dum vizito de la itinero « Esperanto » de la urbo, Brunetto Cassini, profesoron Kijowski, la Vicurbestron Aleksander Sosna, Sron Lechowski Muzeestro de Podlakio, Jan Leonczuk Bibliotekestro de Podlakio, la Direktoron de la Centro Zamenhof, Elzbieta la prezidanto de la Esperanto-asocio, Barbara Esperantista ĵurnalistino kaj Akademiano, la historiiiston Zbigniew
Romaniuk kaj fine ni renkontiĝis kun la teamo de TV Bjalistoko.
Sume estas 11 horoj da registrado. Estas multe sed la ero « Bjalistoko » estos grava parto de la filmo. Nun restas al ni pretigi la definitivan scenaron por plifajnigi la filmadon kaj prezenti ĝin okaze de nia venonta vojaĝo la 3-4-5ajn de aprilo en Hiliono.
Dominique Gautier |
|