Langvedoko estas karakterizita per sia situo kiel trapasejo de vojoj : de Italio kaj de Nordo tra la Rodana valo al Hispanio laŭ la Mediteranea marbordo, kaj al Okcidento sekvante la valojn de Aldeo kaj Garono. Pro tio en la regiono aperis tre diversaj popoloj, kaj ĝi fariĝis sinsekva posedaĵo de diversaj regnoj: Romianoj, Vizigotoj, Maŭroj, Frankoj, Reĝlando de Aragono, Graflando de Tuluzo, Francaj Reĝlando kaj Respubliko.
En antikveco la regiono estis loĝata de popoloj kiujn la grekoj kaj la romianoj nomis Keltoj, Iberoj, Liguroj, Elizikoj kaj Gaŭloj kaj kiuj havis komercajn rilatojn kun Helenoj, Etruskoj, Fenikoj, Iberoj. Tamen per tiuj nomoj, ne estas klare kiuj estis tiuj loĝantoj: ĉu temis pri apartaj popoloj, ĉu temas pri diversaj nomoj por parencaj popoloj? Ekde la 2a jarcento antaŭ nia erao, Romianoj establis militan politikan kaj komercan regadon kun ĉefurbo en Narbono. Tiam la regiono ekestis ero de la roma Imperio ĝis ties disfalo kaj ĝi fariĝis posedaĵo de la Vizigotoj kaj post venko de la vizigota reĝlando de la Frankoj, sendependa teritorio kiun iuj historiistoj nomis Septimanio. En la tempo de la Vizigotoj disvolviĝis la ariana herezio. Maŭroj ekposedis la regionon dum mallonga tempo ĝis Karlo la Granda konkeris ĝin.
En Mezepoko Langvedoko estis posedaĵo de la grafo de Tuluzo ĝis la krucmilito kontraŭ la Albigensistoj: tiam la regiono fariĝis parto de la Franca reĝlando. Dume Rusiljono estis posedaĵo de la reĝo de Aragono, ĝis kiam Ludoviko la 14a aldonis ĝin al sia reĝlando. Ĝis la Franca Revolucio Langvedoko estis provinco kun propra asembleo. La regiono estis dispartigita al pluraj departementoj kaj en la 20a jarcento kvin el tiuj departementoj ekkonsistigis novan regionon nomitan Langvedoko-Rusiljono. Georges Frèche, plurjara prezidento de la Regiono provis renomi ĝin al «Septimanio» sed pro protestoj, lia propono ne estis akceptita.
La nuna regiono heredas okcitanan kaj katalunan kulturojn, el kiuj elstaras la trobadora kulturo, la katarisma herezio, la ribelado de la vitkulturistoj en la komenco de la 20a jarcento, kaj la fondo de vinfaraj kooperativoj laŭ anarko-sindikatisma influo. Sed tiuj apartaj trajtoj emas malaperi en la kadro de la franca nacio kaj nun en eŭropa kadro (Langvedoko estas nun ano de pirinea eŭroregiono). Kiun signifon havas nuntempe langvedoka identeco ? |
      |
Le Languedoc est caractérisé par sa situation au carrefour de grandes voies de communication: de l'Italie et du Nord à travers la vallée du Rhône vers l'Espagne le long de la côte méditerranéenne, et vers l'Ouest en suivant les vallées de l'Aude et la Garonne. C'est pourquoi la région a vu s'installer des peuples divers et a appartenu à divers entités politiques: Empire Romain, Royaumes Wisigoth, Mauresque, Franc, d'Aragon, Comté de Toulouse, Royaume de France et République française.
Dans l'antiquité la région était habitée de peuples que les Grecs et les Romains ont appelés Celtes, Ibères, Ligures, Elisyques et Gaulois et qui avaient des relations commerciales avec les Grecs, les Etruques, les Phéniciens, les Ibères,... Cependant il n'est pas clair si ces appelations désignent des peuples distincts ou s'il s'agit de plusieurs noms pour des populations apparentées. Dès le 2ème siècle avant notre ère, les Romains établirent leur domination militaire, politique et économique sur la région en établissant une capitale à Narbonne. La région a été partie prenante de l'Empire Romain jusqu'à sa chute où elle fit partie du royaume wisigoth, et à la suite de victoires franques devint pendant quelque temps un territoire indépendant que certains historiens ont nommé Septimanie. Pendant le règne wisigoth, la région a été un des foyers de l'hérésie arianiste. Les Maures ont pris possession de la région pendant une période relativement courte, à laquelle Charlemagne mit fin.
Au Moyen Âge le Languedoc était une possession du Comte de Toulouse jusqu'à la Croisade des Albigeois où il fut rattaché au Royaume de France. A cette époque le Roussillon appartenait au Royaume d'Aragon jusqu'à ce que Louis XIV le rattache à son royaume. Sous l'ancien régime le Languedoc était une province avec ses Etats. La république a découpé ce territoire en départements. Cinq d'entre eux ont été réunis dans une nouvelle région appelée Languedoc-Roussillon. Georges Frêche qui l'a présidée pendant de longues années souhaitait la renommer «Septimanie», mais cette proposition a été abandonnée parce qu'elle a soulevé de nombreuses protestations.
La région actuelle a reçu un héritage catalan et occitan, notamment la culture des troubadours, l'hérésie cathare, la révolte des vignerons au début du XXème siècle, et la fondation des coopératives viticoles d'inspiration anarcho-syndicaliste. Mais ces traits caractéristiques tendent à se fondre dans le cadre français et européen (le Languedoc-Roussillon est membre de l'Eurorégion pyrénéenne). Que signifie actuellement l'identité languedocienne ? |