Interasocia Renkontiĝo 2011 de Esperanto ĉe Mediteraneo / Peresperanta solidareco: bosniaj spertoj * Solidarité par l'espéranto: expériences bosniaques     Interasocia Renkontiĝo 2011 de Esperanto ĉe Mediteraneo / Peresperanta solidareco: bosniaj spertoj * Solidarité par l'espéranto: expériences bosniaques

Esperanto Peresperanta solidareco: bosniaj spertoj

Solidarité par l'espéranto: expériences bosniaques franca

Prelego de Vikipedio Senad Čolić

La homa specio troviĝas unuope aŭ kolektive antaŭ konstanta minacado de naturaj kaj sociaj potencoj, larĝskale manifestataj kiel naturaj kaj sociaj katastrofoj, kiuj endanĝerigas eĉ pluekziston de tiu ĉi specio.

En ambaŭ kazoj viktimo estas ordinara homo, kiu subite sin trovas en treege malfacila situacio. Sed la homo ne estas nur biologia estaĵo. Ĝi havas ankaŭ psikon, senton kaj emocion. En malfeliĉegaj situacioj por unuj homoj instinkte aktiviĝas ĉe aliaj homoj dividemo de la tragedio kun la suferantoj, helpemo kaj solidaremo kun ili. Solidareco estas do baza karakterizo de la homa komunumo.

Ĉar la fenomeno ne estas nova la moderna internacia komunumo establis efikajn instrumentojn por povi tuj reagi kaj ekagi en krizaj situacioj. Ne temas nur pri interŝtataj kaj ŝtataj organismoj kaj fondusoj, sed ankoraŭ pli pri amasego da neregistaraj homhelpaj organizoj kaj agentejoj internaciaj, landaj, lokaj, fonditaj de eklezioj, kooperativoj, fakaj kaj sindikataj organizoj aŭ estabiltaj de mecenatoj kaj filantropoj. Pere de siaj programoj kaj projektoj tiu ĉi sistemo de plejparte tute volontulaj organizoj transformas en vivon internacian solidarecon de milionoj da ordinaraj homoj je mildigado de malfeliĉego kiu trafas ĉiutage homojn tra la mondo.

Kiel esperantistoj en Bosnio, specife en Sarajevo, subite fariĝis viktimoj, kiel ili organiziĝis por helpi sin kaj aliajn pere de internacia solidareco kaj precipe tra agado de neregistaraj humanitaraj organizoj? Kial ili fondis la propran humanitaran organizon „Espero“? Kion ĝi faris dum plurjara funkciado? Jen la demandoj kiujn respondos tiu ĉi prelego kaj la tutan fenomenon prilumos eventuala posta debato.

Retejo: Espero, humanitara organizaĵo  Espero, humanitara organizaĵo en catalàEspero, humanitara organizaĵo in EnglishEspero, humanitara organizaĵo en EsperantoEspero, humanitara organizaĵo en español

EsperoPrelegoj/solidaroKunBosnio.png

conférence de Vikipedio Senad Čolić

L'espèce humaine se trouve individuellement ou collectivement devant une menace constante de puissances naturelles et sociales, qui se manifestent largement comme des catastrophes naturelles ou sociales, et qui mettent en danger la survie de l'espèce.

Dans les deux cas la victime est l'homme ordinaire qui se trouve soudainement dans une situtation très difficile. Mais l'homme n'est pas un simple être vivant: il a aussi un psychisme, des sensations et des émotions. Dans des situations tragiques vécues par certains hommes, chez certains autres s'active instinctivement une empathie pour les victimes, une volonté de leur porter secours et un sentiment de solidarité. La solidarité est donc une caractéristique fondamentale de la communauté humaine.

Comme le phénomène n'est pas nouveau, la communauté internationale moderne a mis en place des instruments efficaces pour pouvoir réagir immédiatement et entrer en action dans des situations critiques. Il ne s'agit pas seulement d'organismes et de fondations d'état ou interétatiques, mais plus encore d'un nombre important d'organisations humanitaires non-gouvernementales et d'agences internationales, nationales, locales, fondées par des églises, des coopératives, des organisations professionnelles et syndicales ou créées par des mécènes ou des philanthropes. Par ses programmes et ses projets ce système consistué essentiellement d'organisations totalement bénévoles concrétise la solidarité de millions de gens ordinaires, atténuant les grands malheurs qui frappent chaque jour des hommes dans le monde.

Comment des espérantistes en Bosnie, spécialement à Sarajevo, devinrent subitement des victimes, comment ils se sont organisés pour se porter secours grâce à la solidarité internationale et en particulier à travers l'action d'organisations humanitaires non-gouvernementales? Pourquoi ont-ils créé leur propre organisation humanitraire „Espero“? Qu'a-t-elle fait en plusieurs années de fonctionnement? Voici les questions auxquelles répondra cette conférence; un débat qui y fera et éventuellement suite éclairera l'ensemble du phénomène.

Site: Espero, organisation humanitaire internationale  Espero, humanitara organizaĵo en catalàEspero, humanitara organizaĵo in EnglishEspero, humanitara organizaĵo en EsperantoEspero, humanitara organizaĵo en español

Senad Čolić

Senad Čolić

Vikipedio Senad Ĉoliĉ (1944), diplomita inĝeniero pri elektrotekniko, manaĝero de elektroindustria kompanio ĝis emeritiĝo (2010), esperantisto de 1962, estrarano kaj prezidinto de E-Ligo de Bosnio – Hercegovino, estrarano kaj ĝen. sekretario de TEJO (1967-1973), eksa komitatano de UEA, redaktoro de gazetoj kaj tradukinto/redaktinto de pluraj eldonaĵoj de la eldonejo „elbih“, kunfondinto de Vikipedio humanitara societo „Espero“ (1996) kaj de profesia oficejo ELBH (1974), kunorganizinto de multaj internaciaj kaj landaj kongresoj, simpozioj, konferencoj, renkontiĝoj ktp.

Homoj/SenadCholich.jpg

Vikipedio Senad Čolić (1944), ingénieur diplômé en électrotechnique, gestionnaire d'une entreprise électro-industrielle jusqu'à sa retraite (2010), espérantiste depuis 1962, dirigeant puis président de la Ligue Espérantiste de Bosnie-Herzégovine, dirigeant puis secrétire général de TEJO (1967-1973), ex-membre du comité directeur de UEA, rédacteur de revues, traducteur et rédacteur de plusieurs publications des éditions „elbih“, co-fondateur de l'Vikipedio organisation humanitaire „Espero“ (1996) et du siège de ELBH (1974), co-organisateur de nombreux congrès, symposiums, conférences et rencontres nationaux et internationaux etc.