Interasocia Renkontiĝo 2011 de Esperanto ĉe Mediteraneo / Fiŝaŭkcio

Fiŝaŭkcio

Vendrede je 15a kaj 16a

Ekskursoj/Fishaukcio.jpg La fiŝkaptado estis, de la fondo de la urbo, ĉefa ekonomia aktiveco.

Hodiaŭ, grava ŝiparo de trolŝipoj, tinusŝipoj kaj multaj fiŝmetiistoj, fiŝkaptantaj mare kaj lagune, igas la urbon Seto la unua franca fiŝhaveno en Mediteraneo.

Normale, la vizito de la fiŝhaveno kaj de la elektronika fiŝaŭkcio estas malpermesita al la neprofesiuloj, tamen la Turisma Oficejo organizas vizitojn por la publiko, 25-ope.

Ni proponas du vizitojn, vendredon la 22-an de aprilo (labortago), je la 15-a kaj duono, kaj je la 16-a kaj 45 ( foriro de Le Lazaret, per la urbaj busoj, je la 15-a kaj je la 15-a kaj 45.).

Prezo: 10€ (urba buso)

  • Fiŝaŭkcio: Restas 9 (5 + 4) liberaj lokoj el 48.