Interasocia Renkontiĝo 2011 de Esperanto ĉe Mediteraneo / Monto Saint-Clair

Monto Saint-Clair

Dimanĉe matene kaj posttagmeze, lunde matene

Ekskursoj/sete.jpg
Ekskursoj/panoramo.jpg
Ekskursoj/SeteGhardeno.jpg
Ekskursoj/SetePejzagho.jpg
La Monto Saint-Clair naskiĝis proksimume 5 milionojn da jaroj antaŭ nia epoko, pro giganta falego kiu disigis ĝin de la Masivo de la Gardiole.

Tiel, ĝi iĝis insulo. Iom post iom, dank'al sedimentoj el la rivero Rodano, transportitaj de maraj fluoj, tiu insulo denove estis religita al la marbordo (fine de la 15-a jarcento).

Sur tiu situo, kromnomata «la Aparta Insulo» (l'Île Singulière ), estis kreita la urbo Seto, fine de la 17I-a jarcento.

De la supro de la Monto Saint-Clair, oni povas admiri la belegan panoramon- la urbon, la havenon, la lagunon Thau, kaj la tutan ĉirkaŭaĵon- kaj interesiĝi pri la homa okupado.

Sur la suda flanko de la Monto Saint-Clair estas la parko «Les Pierres Blanches», kie oni povas trovi kaj observi multe da tipaj plantspecioj de la garigo.

Prezo: 6€ (urba buso)

  • Monto Saint-Clair: Restas 28 (2 + 0 + 26) liberaj lokoj el 163.