Interasocia Renkontiĝo 2011 de Esperanto ĉe Mediteraneo / La Suda Kanalo

La Suda Kanalo

Mardon la 26an de 8a 15 ĝis 18a

Ekskursoj/carcassonne_sete.jpg
(alklaku la bildon por vidi ĝin pli grande)
Ekskursoj/Beziers_pont_canal.jpg
Ekskursoj/SudaKanalo.jpg
Ekskursoj/TunnelduMalpas.jpg
Ekskursoj/Beziers_Fonseranes.jpg
Buse ĝis la Nova Haveno en Béziers, kie ni eniros barĝon por bela promenado sur la kanalo. De la kanal-ponto, ni admiros kaj fotos la belajn  fortikaĵojn de la urbo speguliĝantajn en la rivero Orb. Poste, ni trapasos la Naŭ Kluzojn en Fonsérannes kaj dum la navigado sur la Granda Interkluzo ni tagmanĝos, inter la vitkamparoj. Tio kondukos nin ĝis la tunelo Malpas, eta reiro, elirado el la barĝo en Colombiers, kaj tuj, jen la vizito ĉe vinberkulturisto (kvina generacio) por gustumi langvedokajn vinojn, eĉ aĉeti se oni deziras. Finfine buse ĝis Ensérune por viziti tre interesan opidumon

Prezo: 55€ (buso, restoracio kaj monumentoj)

  • La Suda Kanalo: Ne plu estas liberaj lokoj