Interasocia Renkontiĝo 2011 de Esperanto ĉe Mediteraneo / Eta Kamargo

Eta Kamargo

Mardon la 26an de 8a 45 ĝis 18a 30

Ekskursoj/RodanaDelto.jpg
Ekskursoj/Saites-Maries_Van_Gogh.jpg
Ekskursoj/StMaries_de_la_Mer_preghejo.jpg
Ekskursoj/aigues-mortes-elaero.jpg
La ĉefa temo de tiu tuttaga ekskurso estas la malkovro de tipaj aspektoj de la mediteranea marbordo, de la urbo Seto ĝis Kamargo.

Laŭ geologia vidpunkto, la regiono konsistas el marĉoj, lagunoj, pli-malpli kunligitaj al la maro, pli-malpli disigitaj de strioj da tero. Tiu lando, malrapide sed senĉese evoluas.

En tiu medio, vivas tipaj faŭno kaj flaŭro. Kamargo entenas Nacian Naturan Parkon, kun giganta laguno- l'Etang de Vaccarès – kie la virbovoj kaj la rozaj fenikopteroj reĝas.

La homaj aktivecoj, kiuj iom post iom plifortiĝis, profitis el tiu marbordo: fiŝhavenoj, turismhavenoj, banlokoj, konkbredado, sabla vitejo, sallaguno…

La homa okupado disvolviĝis dum multaj jarcentoj. Oni povos admiri, ekzemple, la majestan katedralon de Maguelonne (11-a jarcento), meze de la marĉoj; la urbon kaj la remparojn de Aigues-Mortes, kie la Reĝo Sankta Ludoviko enŝipiĝis por la krucmilito ( 13-a jarcento) – la urbo hodiaŭ estas meze de la tero, la haveno tute malaperis!- ; la urbeton Saintes-Maries-de-la-Mer kie, laŭ la legendo, elŝipiĝis, antaŭ longa tempo, Marie-Salomé, Marie-Jacobé kaj ilia nigra servistino; fine la freŝdatan ( fino de la 20-a jarcento) banlokon La Grande Motte.....

Tiel ne mankas spuroj kaj atestoj pri valora estinteco.

Prezo: 50€ (buso, restoracio kaj monumentoj)

  • Eta Kamargo: Restas 14 liberaj lokoj el 53.