La Federazione Esperantista della Linguadoca-Rossiglione ha invitato le più importanti associazioni attive nei paesi di lingua francese a partecipare ad un incontro comune. Nel 2005 questo tipo di incontro comune si è tenuto con successo a Boulogne sur Mer. Certo allora si trattava del congresso del giubileo in memoria del famoso
Primo Congresso che avvenne nella stessa città un secolo prima: gli organizzatori nel 2005 dovettero addirittura rifiutare le iscrizioni perchè non c'era spazio sufficente per accettare tanti partecipanti. Ci saranno anche questa volta così tante persone all'incontro nella nostra regione? Certo non si tratta stavolta del giubileo del secolo, tuttavia il fatto che partecipino assieme SAT-Amikaro, Espéranto-France e altre importanti associazioni esperantiste fa prevedere una partecipazione numerosa. Di solito queste associazioni e altre fanno separatamente il loro congresso in primavera. Nel 2010 SAT-Amikaro fa il congresso a Hilion (vicino a Saint-Brieuc) e Espéranto-France a Kaiserslautern (con gli esperantisti tedeschi). A questi congressi partecipano di solito da 100 a 200 persone. In un congresso comune potrebbero partecipare fino a 300 persone, il che rende possibile un programma più ambizioso con contributi di importanti artisti e eminenti conferenzieri. |
 |
La Langvedoka-Rusiljona Federacio invitis la plej gravajn asociojn agantajn en franclingvaj landoj partopreni komunan renkontiĝon. En 2005 tia komuna renkontiĝo sukcese okazis en Bulonjo. Ja temis pri jubilea kongreso memore al la fama
Unua Kongreso okazinta samurbe unu jarcenton antaŭe: la organizantoj eĉ malakceptis malfruajn aliĝintojn, ĉar la salonoj ne povis akcepti tiom da ĉeestantoj. Ĉu aliĝos tiom multe da homoj al la renkontiĝo okazonta en nia regiono ? Ja ne temas pri centjara jubileo, tamen la fakto ke komune kongresos SAT-Amikaro, Espéranto-France kaj aliaj gravaj movadaj organizaĵoj lasas prognozi multenombran partoprenantaron. Kutime tiuj asocioj kaj kelkaj aliaj okazigas aparte ĉiujare printempe sian jaran kongreson. En 2010 SAT-Amikaro kongresis en Hiliono (apud Saint-Brieuc) kaj Espéranto-France en Kaiserslautern (komune kun germanaj esperantistoj). Tiajn kongresojn partoprenas de cent ĝis ducent partoprenantoj. En komuna kongreso povus partopreni ĝis tricent homoj, kio ebligas pli ambician programon kun elstaraj kontribuoj de artistoj kaj de eminentaj prelegantoj. |
Il nostro logo evoca l'incontro di due diversi simboli dell'esperantismo: la tradizionale stella verde e la Є arrotondata che con la sua forma simmetrica a fronte forma un'immagine di globo a forma di « pallone da rugby ». L'incontro di questi due simboli è anche quello di due diversi approcci all'Esperanto, che hanno profondamente diviso il movimento qualche decennio fa e che ora invece scoprono vie di fruttuosa collaborazione.
La balena è l'emblema della città di Sète il cui nome etimologicamente deriva dalla parola greca ketos o latina cetus che significano balena, poichè, vista dal mare, il monte Saint-Clair, ai cui piedi è situata Sète - detta anche « l'isola singolare » - , assomiglia a una balena. |

 
Simboli dell'Esperanto |
Esperantosimboloj |

Blasone della città di Sète |
Blazono de la urbo Seto |
|
Nia logobildo elvokas la interrenkontiĝon de du malsamaj simboloj de Esperantismo: la tradicia verda stelo kaj la rondigita Є kiu, kun sia spegulbildo, bildigas terglobon « rugbebalonforme ». Ĉi tiu renkontiĝo estas ankaŭ tiu de du malsamaj aliroj de la Internacia Lingvo, kiuj profunde disdividis la movadanojn antaŭ kelkaj jardekoj kaj kiuj nun ektrovas vojojn de fruktodona kunlaborado.
La baleno estas la emblema bildo de la urbo Seto kies nomo etimologie fontus el la greka vorto ketos aŭ latina cetus kiuj signifas baleno, ĉar, vidita el la maro, la Monteto Sankta-Klero, ĉe kies piedo kuŝas la urbo Seto -ankaŭ nomata « la singulara insulo »-, similas balenon. |