Interasocia Renkontiĝo 2011 de Esperanto ĉe Mediteraneo / Fervojo

Fervojo

Evoluo de SNCF

Reloj.jpg

Prelego de André Mirc

La diaporamo daŭros, proksimume du dek minutojn. Pli kaj pli rapide la trajnoj, ĝis kiam ĝis kiom ??

Internacia signalado

Fervoja_signalo1.jpg
Fervoja_signalo.jpg
Fervoja_signalo3.jpg
Fervoja_signalo4.jpg
Prelegoj/FervojaSignalado.jpg

Pledado por la fervoja tekniko tra la «ERTMS»

Prelego de Michel Lafosse

La destino de la fervojo estas esence transporti grandkvante ĉu varojn ĉu homojn sur mallongaj, mezlongaj, kaj longegaj distancoj. Ekzemple: metroo, dentorelotrajno por montaro, rapidegaj trajnoj (TGV, ICE) inter malproksimaj urboj kaj kontenerotrajno.

Bedaŭrinde, internaciskale, ekzistas multnombraj malfacilaĵoj kiuj elvokas la babelismon pro la lingvo-diverseco. Konkrete temas pri la ŝpuro, la elektrizado de la fervojretoj kaj pri diversaj signaladsistemoj, ktp.

«ERTMS» signifas «Eŭropa Rela Trafiko Majstrada Sistemo». La fervojaj teknikistoj kromnomas ĝin: «La esperanto de la fervoja signalado».

Do, tiu prelego havos duoblan celon:

  1. fari pledadon por la trajno (la plej ekologia transportilo terveture). Informcele, ekzistas kontenerotrajnoj inter Pekino kaj Moskvo kiu kostas 16 foje malpli ol aviadile kaj 2 foje pli rapide ol marvoje.
  2. montri la ligilon inter la solvo ERTMS starigita de la Eŭropaj instancoj kaj Esperanto por la lingvoj.

Dokumento: Esperanto de la fervoja mondo PDF  

Vikipedio: Vikipedio ERTMS  

Retejo: Normigo de eŭropaj fervojoj: supernacia batalo kontraŭ persistemaj nacilingvoj kaj aperantaj lokaj dialektoj