Encuentro Interasociativo 2011 de Esperanto en el Mediterráneo / El encuentro * La renkontiĝo     Encuentro Interasociativo 2011 de Esperanto en el Mediterráneo / El encuentro * La renkontiĝo

hispana El encuentro

La renkontiĝo Esperanto

La Federación de Esperanto de Languedoc-Rosellón invitó a las principales organizaciones de esperanto que actúan en los países de habla francesa para participar en una reunión conjunta. En el año 2005 se celebró con éxito una reunión conjunta en Boulogne sur Mer. Se trató de hecho de un encuentro jubileo en honor del Primer Congreso Mundial de Esperanto que se celebró allí hace cien años: los organizadores tuvieron incluso que rechazar a participantes que demoraron su inscripción ya que los salones no podían acoger a tantas personas. ¿Se inscribirán tantas personas al encuentro que tendrá lugar en nuestra región? Esta vez no se trata de celebrar el centenario de un acontecimiento significativo en la historia del movimiento esperantista, sin embargo, se reunirán los miembros de SAT-Amikaro, de Espéranto-France y otras importantes organizaciones esperantistas, permite pronosticar una gran participación. Normalmente, cada una de estas asociaciones organizan cada primavera sus congresos por separado. En 2010, SAT-Amikaro celebrará su congreso en Hilion (junto a Saint-Brieuc) y Espèranto-France en Kaiserslautern (junto con esperantistas alemanes). Estas conferencias reúnen entre 100 y 200 participantes. En una reunión conjunta podrían participar hasta 300 personas, de tal modo que posibilita un programa más ambicioso con contribuciones especiales de artistas y oradores distinguidos.

LogoBildoj/IR2011 Logo 1.png
Bulonjo2005
Hiliono2010
Kaiserslautern2010
La Langvedoka-Rusiljona Federacio invitis la plej gravajn asociojn agantajn en franclingvaj landoj partopreni komunan renkontiĝon. En 2005 tia komuna renkontiĝo sukcese okazis en Bulonjo. Ja temis pri jubilea kongreso memore al la fama Vikipedio Unua Kongreso okazinta samurbe unu jarcenton antaŭe: la organizantoj eĉ malakceptis malfruajn aliĝintojn, ĉar la salonoj ne povis akcepti tiom da ĉeestantoj. Ĉu aliĝos tiom multe da homoj al la renkontiĝo okazonta en nia regiono ? Ja ne temas pri centjara jubileo, tamen la fakto ke komune kongresos SAT-Amikaro, Espéranto-France kaj aliaj gravaj movadaj organizaĵoj lasas prognozi multenombran partoprenantaron. Kutime tiuj asocioj kaj kelkaj aliaj okazigas aparte ĉiujare printempe sian jaran kongreson. En 2010 SAT-Amikaro kongresis en Hiliono (apud Saint-Brieuc) kaj Espéranto-France en Kaiserslautern (komune kun germanaj esperantistoj). Tiajn kongresojn partoprenas de cent ĝis ducent partoprenantoj. En komuna kongreso povus partopreni ĝis tricent homoj, kio ebligas pli ambician programon kun elstaraj kontribuoj de artistoj kaj de eminentaj prelegantoj.

Nuestro logo

Nia logobildo

Nuestro logo evoca el encuentro de dos símbolos distintos del esperanto: la estrella verde tradicional y la redondeada Є que, con su reflejo, hace aparecer la imagen de un globo en forma de una pelota « rugby ». Esta reunión es también de dos enfoques que profundamente fragmentó al movimiento esperantista hace varias décadas y que ahora han encontrado la forma de una cooperación fructífera.

La ballena es el emblema de la ciudad de Sète, cuyo nombre proviene de la palabra griega ketos o la latina cetus que significan ballena, porque, como se ve desde el mar, el monte Saint-Clair, a cuyo pie se encuentra la ciudad de Sète -también conocida como la « isla singular »-, se parece a una ballena.

LogoBildoj/IREM.png

flago-eo.gifLogoBildoj/Rugbeo0.jpg
Símbolos del esperanto.
Esperantosimboloj

Seto/Blazono_Seto.png
Blasón de la ciudad de Sète.
Blazono de la urbo Seto
Nia logobildo elvokas la interrenkontiĝon de du malsamaj simboloj de Esperantismo: la tradicia verda stelo kaj la rondigita Є kiu, kun sia spegulbildo, bildigas terglobon « rugbebalonforme ». Ĉi tiu renkontiĝo estas ankaŭ tiu de du malsamaj aliroj de la Internacia Lingvo, kiuj profunde disdividis la movadanojn antaŭ kelkaj jardekoj kaj kiuj nun ektrovas vojojn de fruktodona kunlaborado.

La baleno estas la emblema bildo de la urbo Seto kies nomo etimologie fontus el la greka vorto ketos aŭ latina cetus kiuj signifas baleno, ĉar, vidita el la maro, la Monteto Sankta-Klero, ĉe kies piedo kuŝas la urbo Seto -ankaŭ nomata « la singulara insulo »-, similas balenon.